Kultivciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kultivciklo aŭ kultur-rotacio (rotacio de la kulturoj) signifas tiun kultivan metodon en la agra plantokultivado, laŭ kiu oni semas, kultivas diverstipajn plantojn - unu post la alia - sur agro, por ke ĝi ne elĉerpiĝu kaj la plantaj damaĝantoj (insektoj, vermoj, fungoj, bakterioj, virusoj) ne multobliĝu. La kultivciklo helpas ankaŭ la rezervon de la grundokvalito (strukturo, mineraloj). La utilaj plantotipoj plej ofte ripetiĝas cikle en difinita tempodaŭro.

Antaŭulo de la kultivciklo estis la duagra kultivado kaj triagra kultivado.

La unua sukcesa sen-novala kulturrotacia tipo aperis fine de la 17-a jc. en Anglio kaj estis la t.n. norfolka kvarrotacio (tritiko-sarkilplantoj- priintempa hordeo - ruĝa trifolio kaj angla lolo (Lolium perenne)). La scienca planado de la kulturrotacioj elformiĝis meze de la 19-a jc.

Esploroj - okazintaj inter alie en la anglia Rothamsted - pruvis, ke la plantojn de la kultivciklo oni devas dividi je tri grupoj: sarkilbezonaj utilplantoj, dense semitaj grenoj kaj grundoripozigaj furaĝo- kaj razenplantoj. Oni elektis al la plej simpla kulturrotacio en proporcio de 1:1:1 la plantojn de la diversaj grupoj. Tiukaze oni kultivis la unujarajn plantojn en tri agropartoj, en trijara ciklo. Tre efikis la rotacio de maizo, aveno, trifolio aŭ terpomo, tritiko, trifolio.

Plimulto de la kulturrotacioj estas maks. 8-jaraj.

ekzemplo sur iu agro por 4 jaroj:

  1. sukerbeto (25%)
  2. printempa hordeo (25%)
  3. furaĝa pizo (25%)
  4. aŭtuna tritiko (25%)