Eritrea marborda dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la ekoregiono.

La eritrea marborda dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Eritreo kaj Ĝibutio . Ĝi situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Korno de Afriko laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie. Tiu marbordo estas ekologie grava kiel vojo por la migrado de rabobirdoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas severa sabla kaj gruza strio laŭlonge de la suda parto de la marbordo de Eritreo kaj la ruĝ-mara marbordo de Ĝibutio ĝis la ĝibutia havenurbo Obock. Landinternen la ekoregiono estas ĉirkaŭita de la etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La flaŭro de la marborda strio konsistas el herboj kaj poacoj kiuj estas adaptitaj al la seka klimato kiel ekzemple Aerva javanica (amarantacoj), Cymbopogon schoenanthus (poacoj), Panicum turgidum (poacoj), kaj Lasiurus scindicus, kune kun arboj de Acacia tortilis (fabacoj) kaj Acacia asak kaj arbedoj de Rhigozum somalense (bignoniacoj) kaj Caesalpinia erianthera (fabacoj).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Tiu estas unu el la plej rabobirdplena migraditineroj en la mondo kiam birdoj kiel ekzemple buteoj kaj agloj migradas al Afriko por transvintri laŭlonge de la ruĝ-mara marbordo kaj trans la Markolo Bab al-Mandab.

Bestoj trovataj ĉi tie inkludas martestudojn kaj gazelojn inkluzive de la dorkas-gazelo (Gazella dorcas), Nanger soemmerringii (gazelo) kaj la Salt-gazelo (Madoqua saltiana). Ekzistas tri preskaŭ-endemiaj reptilioj Atractaspis leucomelas (serpentoj), Chalcides ragazzii (skinkedoj , kaj la geko Hemidactylus flaviviridis.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La marbordo estas malabunde enloĝata; la nura urbo de iu grandeco estas la malgranda haveno de Assab en Eritreo. Tamen paŝtado de brutaro reduktis la naturan vegetaĵaron; ekzistas neniuj naturprotektejoj kaj ekzistas potencialo por plia ŝanĝo al la areo kun la kompletiĝo de la laŭplana strandvojo de Ĝibutio ĝis Eritreo. Ĉasado de la gazeloj, testudoj kaj marbirdoj okazas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Sudano.svg Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio, Flago-de-Somalio.svg Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Namibio.svg Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Namibio.svg Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj Flago-de-Jemeno.svg Jemeno, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]