Angolaj mopanearoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angolaj mopanearoj
ekoregiono
Grassland at etosha.jpg

Koordinatoj17° 31′ 40″ S, 15° 39′ 4″ O (mapo)-17.52779615.651137Koordinatoj: 17° 31′ 40″ S, 15° 39′ 4″ O (mapo) [+]
Areo133 500 km² (13 350 000 ha) [+]

Angolaj mopanearoj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La angolaj mopanearoj estas tersupraĵa ekoregiono el la sudafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de sudokcidenta Angolo kaj norda Namibio. La mopanearo aŭ duonarbaro de mopane-arbo konstituas la ĉefan tipon de vegetaĵaro [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En Angolo la regiono ĉefe ampleksas la sudan Provincon Cunene kaj en Namibio la regionojn de Omusati, Oŝana kaj la orientan landinternan brakon de Kunene kaj areojn de Oŝikoto ĉirkaŭ Etoŝa Salebeno. La ekoregiono enhavas Kunene-Riveron kiu apartigas la du landojn, kaj estas unu el la ĉefaj resurcoj de akvo en tiu seka regiono [2]. Ankaŭ estas grava la akvokolekta areo de Kuvelajo, areo de 7000 km2 en la nordo de Namibio formita de neregulaj kanaloj paralelaj kaj supraĵaj, nomataj oŝanas, kiuj dum inundadoj plenigas Oponono-Lagon, fonto de Ekuma-Rivero.

Tiu savana ekoregiono en la okcidenta ekstremo de la centrafrika altebenaĵo kovras 133 500 da kvadrataj kilometroj. Ĝi komplete ĉirkaŭas la halofitaron de la etoŝa depresio, en la nordo de Namibio. Norde ĝi limtuŝas la angolajn mjombarojn kaj la angolan montaran mozaikon de arbaro kaj herbejo, nordoriente la bajkiajajn arbajn savanoj de Zambezo, oriente la kalahariajn arbajn savanojn, sudoriente la kalahriajn kserofitajn savanojn kaj okcidente la namibiajn arbajn savanojn.

La tereno estas ebena, pli alta en la sudo, kie ĝi atingas altitudon de 1 857 metroj en la Montaro Vaterberg. La ekoregiono estas ĉirkaŭata en la nordo, la okcidento kaj la sudoriento de montaroj.

La jara precipitaĵo varias inter 400 mm (okcidente) kaj 600 mm (oriente), kaj okazas en la someraj monatoj, inter aŭgusto kaj aprilo, precipe tute en februaro. La averaĝaj temperaturoj ankaŭ plialtiĝas de la okcidento al la oriento, kun maksimumoj ekde 24 al 30 °C kaj minimumoj de 9 al 12 °C.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Elefanto en mopanearo, Olifantsbad, Etoŝa.

La arbo kiu nomas la ekoregionon estas la mopaneo (Colophospermum mopane), la plej karakteriza de tiu savano. Ĝi prezentiĝas en formo arbeda aŭ unutrunke arba depende de la lokaj cirkonstancoj. Ĝi havas papilionoformaj folioj kaj vegetas densaĵe. En Angola, superregas la vepreja mopane-savano asociata kun aliaj arbospecioj kiaj akacioj (Acacia kirkii, Acacia nilotica, Acacia hebeclada kaj Acacia erubescens, Securinega virosa, Spirostachys africana, la terminaliospecioj Terminalia prunoides kaj Terminalia sericea, Ximenia americana, Jatropha campestris, k.t.p. . En Namibio, kontraŭe, la mopaneo atingas alton de sep al dek metroj kaj konstituas arban savanan kun arbusta subarbaraĵo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La diverseco de mamuloj estas granda: la burĉela zebro (Equus quagga burchelli), la blua gnuo (Connochaetes taurinus), la saltema antidorko (Antidorcas marsupialis), la afrika elefanto (Loxodonta africana), la ĝirafo (Giraffa camelopardalis), la Hartman-zebro (Equus zebra hartmannae), la nigra rinocero (Diceros bicornis), la gazela retkornulo (Oryx gazelle gazella), la elando (Taurotragus oryx), la granda kuduo (Tragelaphus strepsiceros), la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus), la kaprikorna raficero (Raphicerus campestris), la Kirk-antilopo (Madoqua kirkii), la impalo (Aepyceros melampus), la leono (Panthera leo), la leopardo (Panthera pardus), la gepardo (Acinonyx jubatus), la makulita hieno (Crocuta crocuta), la bruna hieno (Hyaena brunnea), la nigradorsa ŝakalo (Canis mesomelas) kaj la kurtorela otociono (Otocyon megalotis). La larĝlipa ceratoterio (Ceratotherium simum) estas reenmetita freŝdate.

Estas registrinta 375 specioj de birdoj. La diverseco de araneedoj (Arachnida) estas ankaŭ tre alta.

Endemiismo[redakti | redakti fonton]

Raŭpo de mopanea noktopapilio.

La mopaneo estas la biotopo de la mopanea noktopapilio (Gonimbrasia belina), kies raŭpoj nutras sin de la folioj kaj estas kolektataj de la regiona loĝantaro por nutraĵo.

Estas kvar mamuloj kiuj estas kvazaŭ endemiaj en la ekoregiono : Aethomys thomasi (musenoj), Crocidura erica (sorikedoj) kaj Crocidura nigricans (sorikedoj), kaj la nigrafrunta impalo.

Kvar reptiliospecioj estas endemiaj : Afrogecko ansorgii (gekedoj), Coluber zebrina (kolubredoj), Pedioplanis rubens (lacertedoj) kaj Psammophylax ocellatus (kolubredoj). Estas sciata unu endemia amfibio : Ptychadena mapacha (anuroj).

El la araneedoj estas sep araneoj, du kamelaraneoj kaj du skorpioj endemiaj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La duonarbaroj estas vundeblaj kaŭze de ĉasado, senarbarigo por agrikulturo, brulligno kaj konstruligno, dum la herbejoj inter la arboj estas tro paŝtigataj.

En Angolo troviĝas la Naciaj Parkoj de Bikuar kaj de Mupa, en Namibio la Nacia Parko Etoŝa. Sed la bestiaro de tiuj parkoj kaj de Provinco Cunene kiel tutaĵo estas severe damaĝita pro la angola interna milito. Estas estintaj ekaperoj de antrakso en Nacia Parko Etoŝa.

Vizitado[redakti | redakti fonton]

La urbo kiu estas la plej apuda al la Nacia Parko Etoŝa estas Cumebo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle The Encyclopedia of Earth : Angolan Mopane woodlands
  2. WWF : Angolan Mopane woodlands

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj Flago-de-Angolo.svg Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Malavio.svg Malavio, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zambio.svg Zambio
AT0705 Orient-sudana savano Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Sudano.svg Sudano, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gambio.svg Gambio, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Gvineo-Bisaŭo.svg Gvineo-Bisaŭo, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zambio.svg Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj Flago-de-Burkino.svg Burkino, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flago-de-Sudano.svg Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Burkino.svg Burkino, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gambio.svg Gambio, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]