Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La nordokcident-kongaj malataĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno kaj Kongo Brazavila.

Ĝi konstituas kune kun la okcident-kongaj marĉarbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomitan "okcident-kongaj humidaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 434 100 kvadratajn kilometrojn en la sudoriento de Kameruno, la Sudokcidento de Centrafrika Respubliko, la oriento de Gabono kaj la nordo kaj okcidento de Kongo Brazavila.

Ĝi norde limtuŝas la Nord-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, sude la Okcident-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, oriente la okcident-kongajn marĉarbarojn kaj okcidente la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbarelefantoj en Centrafrika Respubliko.

Du tipoj de arbaroj estas agnoskitaj : miksa humida kvazaŭĉiamverda gvinea-konga arbaro kaj unuspecio-dominanta humida ĉiamverda kaj kvazaŭciam gvinea-konga arbaro [1]. Scio de la flaŭro de tiu regiono estas multe plibonigita dum la lastaj jardekoj per la agadoj de organizaĵoj kiel ECOFAC [2], WCS [3], WWF, kaj aliaj. Iuj el la karakterizaj specioj de ekoregiono ampleksas elstarantajn arbojn kun alteco ĝis 60 metrojn (Entandrophragma congoense, Pentaclethera eetveldeana, Pericopsis elata, Gilbertiodendron dewevrei), arbedospecioj de Drypetes (D. calvescens, D. capillipes, D. chevalieri), kaj abundaj lianoj kaj rotangoj. La abundeco de rafiopalmoj estas notinda laŭlonge de la riverovaloj en la norda parto de la ekoregiono, kun unuspeciaj rafioarbareroj. Raphia monbuttorum kaj aliaj specioj estas komunaj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas gravajn populaciojn de la endanĝerigata okcidenta malaltaĵa gorilo (Gorilla gorilla gorilla) kaj de la afrika arbarelefanton (Loxodonta cyclotis). Hejmas en ĝi pli da goriloj, kaj eble pli da ĉimpanzoj (Pan troglodytes) ol en iu ajn alia afrika ekoregiono.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, proporcioj de striktaj endemiismoj ne estas eksterordinare altaj, speciale por plantoj. Tamen, la freŝdata malkovro de novaj specioj de birdoj kaj etaj mamuloj indikas ke endemiismo eble pli altas ol ĝi estis antaŭe konsiderata, speciale en la Sangha-Baseno.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas endanĝerigata. La precipaj minacoj estas la troa arbarekspluatado, la plivastiĝo de la agrikulturo kaj la ĉasado por la konsumado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. White 1983
  2. ECOFAC angle
  3. angle WCF

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flago-de-Siera-Leono.svg Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Somalio.svg Somalio, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Malavio.svg Malavio, Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Siera-Leono.svg Sieraleono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]