Lemuredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo estas pri la animalo Lemuro. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la mitologia lemuro.


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lemuredoj
Lemuroj en Majoto
Lemuroj en Majoto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Strepsirinoj Strepsirrhini
Infraordo: Lemuro Lemuriformes
Superfamilio: Lemuroidea
Familio: Lemuredoj Lemuridae
Gray, 1821

Ringvosta lemuro Lemur
Eulemur
Hapalemur
Prolemur
Varecia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lemuredoj (Lemuridae) estas afrotropisa familio el la ordo de primatoj. Ili apartenas al subordo de malseknazaj simiuloj Strepsirrhini, kiu kune kun la tarsioj konsistigas la prasimiojn. La familio entenas 19 speciojn en 5 genroj. Specioj, kiuj pli frue kalkuliĝis inter la lemuroj, nun formas apartan familion kiel katmakioj kaj muzela makio. Inter ĉoij oni povas kalkuli ĝis 32 speciojn. Ĉiuj diferenciĝas ne nur pri aspekto, sed ankaŭ pri kutimoj rilataj al manĝado, ĉar ĉiu specialiĝas en specifa manĝospecio kaj pro tio loĝas en specifaj regionoj aŭ tipoj de pluvarbaroj. Kelkaj specioj diferenciĝas laŭ la alto de arboj kie ili manĝas aŭ laŭ la horoj de manĝo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Lemuroj vivas en insulo Madagaskaro kaj la najbara insula grupo de Komoroj. Nur kelkaj specioj de noktaj lemuredoj vivas en proksimaj regionoj de la kontinento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lemuroj estas sveltaj bestoj kun longa, dense harkovrita vosto, tre ofter striita laŭ ringoj de kontrastaj koloroj, kiel nigro kaj blanko. Ilia felo estas mola. Lemuroj grandas de 26 ĝis 45 cm pluse la vostolongo de 28 ĝis 60 cm. Ili pezas ĝis 5 kilogramoj, iliaj antaŭaj kruroj estas pli mallongaj ol la malantaŭaj, kiuj estas ege fortaj kaj permesas grandajn saltojn eĉ de arbo al arbo. La antaŭaj manoj ne estas tiom lertaj aŭ prenantaj kiom tiuj de simioj. La okuloj estas grandaj kaj rimarkindaj. Ili havas bonan aŭdkapablon kaj multaj specioj alertas unu la alian per laŭtegaj kaj akraj voĉalvokoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la lemuroj aktivas nokte, vivas sur arbo en etaj grupoj (ĝis 30 individuoj) aŭ familioj; ili markas teritorion per odoraj spuroj. Ili nutras sin per plantaĵoj, ĉefe fruktoj, folioj kaj floroj. Ili malŝatas eniri en akvon, ekzemple en riveron, kie povas gvati krokodilojn, tio estas, eventualaj predantoj; pro tio ili sedentariĝas kaj ne trapasas riverojn, kiuj iĝas siajn naturajn limojn.

Reprodukto[redakti | redakti fonton]

Post gravedeco de 90 ĝis 150 tagoj naskiĝas en aŭgusto kaj oktobro (mallonge antaŭ la komenco de la pluvtempo) unu aŭ du idoj. Ili iĝas memstaraj post 5 monatoj, la seksan maturecon ili atingas en aĝo ĝis 3 jaroj. Ilia vivas ĝis maks. 20 jarojn.

Danĝerigitaj bestoj[redakti | redakti fonton]

La forhakado de pluvarbaroj en Madagaskaro (pro produkto de lignokarbo) kaj tiel la malapero de la vivlokoj minacas la lemurojn. Ok el 10 specioj estas danĝerigitaj kaj unu -larĝmuzela duonmakio estas tre danĝerigata. En 1987 oni establis la Beza-Mahafaly-rezervejon en Madagaskaro, por certigi vivlokon por la lemuraj specioj. Ankaŭ sekigo de la klimato povas minaci la pluvivon de la pluvarbaroj kaj sinsekve de lemuroj.

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Lemuredoj (Lemuridae)[redakti | redakti fonton]

Lemurena subfamilio (Lemurinae)[redakti | redakti fonton]

Hapalemurena subfamilio (Hapalemurinae)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]