Saltu al enhavo

Piknonotedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Piknonotedoj
Microscelis amaurotis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj
Familio: Pycnonotidae
Genroj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Piknonotedoj (Pycnonotidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ili troviĝas prefere en la tropikaj regionoj de Azio kaj Afriko kaj nutras sin plejparte per fruktoj. En la turka la birdo nomiĝas Bülbül (simile en la germana, angla kaj hebrea lingvoj); tiu vorto venas el la persa (بُلبُل) kaj signifas najtingalo.

Distingiloj

[redakti | redakti fonton]

Piknonotedoj estas mezgrandaj kantbirdoj, kies korpograndeco samkiel mezeŭropaj paseroj ĝis merloj povas atingi 14 ĝis 28 centimetrojn. La kolo estas tre mallonga, same la flugiloj, sed la birdo havas sufiĉe longan voston, kiu je la fino havas noĉojn kaj aspektas kvazaŭ tonde kurtigita. La kruroj estas maldikaj kaj la piedoj havas nur tre tenerajn ungegojn. La plumaro konsistas el relative longaj kaj molaj plumoj, kiuj, speciale je la dorso, estas tre lozaj. Je la nuko ĉiuj Piknonotedoj havas maldikajn harplumojn, pro kio ili, ekzemple en la germana, ankaŭ nomiĝas "Harbirdoj". Tiuj plumoj ĉe iuj specioj povas fariĝi tre longaj.

Pluraj Piknonotedoj estas tre okulfrape koloraj kaj montras, laŭ la speco, flavajn, ruĝajn kaj oranĝokolorajn korpopartojn. Sed la plej multaj estas modestakolore olivbrunaj, flavaj aŭ brunaj ĝis nigraj. Kelkaj specioj, kiel ekzemple Pycnonotus jocosus krome posedas atentigan kufon el kapoplumoj. Distingeble malsaman koloron povas havi partoj de la ventro, la gorĝo, la frunta parto, la vangoj aŭ partoj de la suba plumaro je la vostkomenco. Seksa duformismo ne ekzistas, maskloj kaj inoj havas la saman koloron, nur la junaj birdoj ofte estas iom pli aŭ evidente pli malhelaj.

Disvastiĝo kaj vivejo

[redakti | redakti fonton]
Hypsipetes crassirostris

La plej multaj Piknonotedoj vivas en Afriko kaj sur Madagaskaro. Tie la reprezentantoj de la plej multaj genroj estas endemiaj, dum ekskluzive en Sudazio hejmaj estas nur du genroj. La genroj Piknonoto (Pycnonotus), Krinigero (Criniger) kaj Hipsipeto (Hypsipetes) per specioj troviĝas en ambaŭ regionoj. En la Meza Oriento troviĝas precipe la Pycnonotus xanthopygos, kies disvastiĝejo etendiĝas de suda Turkio ĝis la arabaj landoj kaj Izraelo. Sed multaj specioj estas endemiaj en tre malgrandaj disvastiĝejoj, kiel ekzemple la Sejĉela hipsipeto (Hypsipetes crassirostris), kiu vivas nur sur la Sejĉeloj. La Blankorela piknonotoHimalaja bulbulo (Pycnonotus leucotis) estas konata en la persa poezio kiel Bulbulo, kaj ofte tradukita malĝuste "najtingalo" en la eŭropaj lingvoj.

La plej multaj specioj troviĝas en la basebeno, nur malmultaj vivas en montaroj. Al la lastaj apartenas la Flavastria filastrefo (Phyllastrephus flavostriatus) en la montarbaroj de Centra Afriko kaj la Grizakapa piknonoto (Pycnonotus tephrolaemus) ĉe la Ruvencoro en Orientafriko. La Pycnonotus flavescens eĉ troviĝas ankoraŭ en alteco de 3.500 metroj, en la muskarbaro de la montaroj sur Borneo.

Ĉiuj Piknonotedoj estas nemigraj birdoj. Multaj specioj adaptiĝis al la vivo proksime de homaj setlejoj kaj loĝadas en ĝardenoj, parkoj kaj tombejoj de la urboj. Ili estas tre konfidemaj kaj oni ankaŭ povas malsovaĝigi ilin. Precipe la Piknonoto (Pycnonotus goiavier) estas konata, ke ĝi preferas urbojn. Aliaj specioj ŝatas vivi retirite rande de arbaroj aŭ en arbaroj. Ekzistas specio, kiun la ornitologoj ĝis nun nur vidis dufoje en Sumatro kaj Borneo.

Vivmaniero

[redakti | redakti fonton]

Piknonotedoj ĝenerale estas viglaj birdoj kun atentofrapa kaj laŭta strofa kantado. Plejparte estas fervora babilpepado; kelkaj specioj tamen, ekzemple Pycnonotus zeylanicus, koncertas per longaj, parte kompleksaj kantoj el ĉiam samaj strofoj, kompareblaj kun tiuj de la Najtingalo. El du ŝanĝiĝantaj tonoj konsistas la kanto de Pycnonotus cafer. Ankaŭ la Pycnonotus finlaysoni kaj la Hypsipetes madagascariensis havas facile memoreblan kaj melodian vokon.

Prefere per fruktoj, ĉefe beroj, Piknonotedoj nutras sin. Iuj specioj estas tre forte fiksitaj je specifaj fruktoj. La Pycnonotus gracilirostris ekzemple foje en grandaj svarmoj flugas kilometrojn serĉante maturajn figojn. Tiun specion kaj kelkajn aliajn oni pro tio timas kiel fruktodamaĝantojn kaj ĉasas ilin. Sed aliaj specioj manĝas ankaŭ insektojn kaj serĉas vermojn kaj aliajn bestetojn por nutraĵo. Iu specio en akvejoj ĉasas helikojn de nesala akvo.

Piknonotedoj konstruas malfermajn nestojn el branĉetoj kaj radikofibroj, plej ofte sur branĉoforkoj en la malsupraj partoj de la arbo. Ilin ĝi pufas per foliaro kaj muskoj. La inoj metas ĝis kvin ordinare pale rozkolorajn ĝis blankajn ovojn en siajn nestojn kaj elkovas ilin. Oni supozas, ke la Pycnonotus barbatus vivas monogamie kaj pariĝas por tutvivo. La ino de tiu specio kovas dek du tagojn, kaj en tiu tempo la masklo nutras ŝin. Post la eloviĝo ambaŭ gepatroj nutras la idojn per insektoj. Proksimume post du semajnoj la junbirdoj ekflugas.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La familion Pycnonotidae unue priskribis angla zoologo George Robert Gray en 1840, originale kiel subfamilion Pycnonotinae de la turda familio Turdidae.[1][2]

Kutimlingve piknotedoj en multaj lingvoj nomiĝas bulbuloj. La vorto bulbulo venas de la persa bulbul (بلبل). En la persa ĝi signifas multajn malgrandajn kantobirdojn, interalie najtingalojn, sed en aliaj lingvoj ĝi nur referencas piknotedojn.[3]

Dum disvolvo de sistematiko certaj membroj de Pycnonotidae moviĝis al aliaj familioj. Kelkaj Madagaskaraj specioj, iam apartenigitaj al genro (biologio) Phyllastrephus, nun estas metitaj en diversaj genroj de Bernieridae.[4][5] Krome, Afrika trispecia genro Nicator nun estas apartigita je aparta monotipa familio family Nicatoridae.[6][7]

Esploro el jaro 2007 far Ulf Johansson k. al. montris ke la tiama genro Andropadus estis parafiletika. Tio kaŭzis revizion de de taksonomio, en kiu ĝiaj specioj estis movigitaj en tri rekreitajn genrojn: Arizelocichla, Stelgidillas kaj Eurillas. Nur unu specio restis en Andropadus: la sombra bulbulo (Andropadus importunus).[8][9] Esploro far Subir Shakya kaj Frederick Shelden el jaro 2017 trovis ke tiama granda genro Pycnonotus formis kelkajn disajn kladojn. Oni do disigis la genrojn kaj rekreis malnovajn genrojn por tiuj kladoj.[8][10]

Estas du principaj kladoj en tiu ĉi familio: unu el ili estas la klado de tiel nomataj "verdaj bulbuloj", kiu inkludas nur Afrikajn speciojn; la dua enhavas ĉiujn speciojn el Azio, sed ankaŭ enhavas kelkajn Afrikajn.[10]




Pycnonotidae(163 specioj)





Paradoxornithidae (38 specioj)



Sylviidae (32 specioj)





Zosteropidae (152 specioj)




Timaliidae (58 specioj)




Pellorneidae (68 specioj)




Alcippeidae (10 specioj)



Leiothrichidae (133 specioj)









Filogenio de Piknotedoj laŭ Cai k. al., 2019.[8][11]
Koluma fringobulbulo
Ruĝvanga bulbulo

Laŭ la nuna sistematiko de AviList, la familio Piktonedoj enhavas 161 speciojn en 28 genroj:[8]

Kladogramo

[redakti | redakti fonton]

Ĉi-sekvas filogenia kladogramo de genroj de piknotedoj surbaze de esploro far Subir Shakya kaj Frederick Shelden el jaro 2017 kaj pli malfruaj revizioj en la listo de AviList.[8][10] Pozicioj de la nudvizaĝa bulbulo (Nok hualon) kaj la flavbrova bulbulo (Acritillas indica) baziĝas je la studo far Jérôme Fuchs kaj kolegoj el jaro 2018.[12] En nuna stato genroj Chlorocichla kaj Arizelocichla ne estas monofiletikaj.


Pycnonotidae
"Afrika" klado


Andropadus – sombra bulbulo




Calyptocichla – ora bulbulo



Stelgidillas – maldikbeka bulbulo






Neolestes – nigrakola bulbulo





Phyllastrephus – 20 specioj




Criniger – 5 specioj



Eurillas – 5 specioj






Bleda – aristbekaj bulbuloj (5 specioj)




Arizelocichla – 12 specioj





Atimastillas – flavgorĝa bulbulo




Ixonotus – makula bulbulo



Thescelocichla – marĉpalma bulbulo






Arizelocichla montana – Kameruna bulbulo




Chlorocichla – 5 specioj




Baeopogon – 2 specioj



Chlorocichla simplex – simpla bulbulo











"Azia" klado


Microtarsus – 7 specioj




Rubigula – 8 specioj




Pycnonotus – 34 specioj




Nok – nudvizaĝa bulbulo



Spizixos – fringobulbuloj (2 species)








Tricholestes – haroza bulbulo





Alophoixus – 8 specioj



Setornis – hokbeka bulbulo





Alcurus – striata bulbulo




Iole – 7 specioj





Acritillas – flavbrova bulbulo



Hemixos – 4 specioj





Hypsipetes – 25 specioj



Ixos – 5 specioj











Homoj kaj Piknonotedoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel jam menciite, kelkaj specioj vivas tre proksime al la homo kaj estas tre konfidemaj. Kelkajn speciojn oni ĉasas aŭ almenaŭ forpelas kiel fruktodamaĝantojn, precipe tiujn, kiuj aperas je iom grandaj svarmoj. Sed multajn speciojn oni ankaŭ tenas kiel hejmbestojn. Por tiuj bestoj ekzistas internacia merkato, ĉar ili estas konataj kiel viglaj kaj kantademaj bestoj. Antaŭ ĉio en sia hejmregiono ili estas ŝatataj, sed ankaŭ en Eŭropo kaj Usono oni regule ofertas ilin.

Unu specion oni novloĝigis en Sud-Kalifornio, kie ĝi origine ne estis hejma. Pliajn speciojn homoj setligis en Aŭstralio, sur la Maskarenoj kaj sur aliaj insuloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
  2. Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. New York: American Museum of Natural History, p. 201, 237.
  3. Fishpool & Tobias 2005, pp. 161–162.
  4. (2001) “An endemic radiation of Malagasy songbirds is revealed by mitochondrial DNA sequence data”, Evolution 55 (6), p. 1198–1206. doi:[[doi:10.1554%2F0014-3820%282001%29055%5B1198%3AAEROMS%5D2.0.CO%3B2|10.1554/0014-3820(2001)055[1198:AEROMS]2.0.CO;2]].
  5. (2010) “Bernieridae (Aves: Passeriformes): a family-group name for the Malagasy sylvioid radiation”, Zootaxa 2554, p. 65–68. doi:10.11646/zootaxa.2554.1.6.
  6. (2005) “African endemics span the tree of songbirds (Passeri): molecular systematics of several evolutionary 'enigmas'”, Proceedings of the Royal Society B 272 (1565), p. 849–858. doi:10.1098/rspb.2004.2997.
  7. (2008) “Phylogenetic relationships within Passerida (Aves: Passeriformes): A review and a new molecular phylogeny based on three nuclear intron markers”, Molecular Phylogenetics and Evolution 48 (3), p. 858–876. doi:10.1016/j.ympev.2008.05.029.
  8. 1 2 3 4 5 AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 17 November 2025 .
  9. (2007) “A nuclear DNA phylogeny and proposed taxonomic revision of African greenbuls (Aves, Passeriformes, Pycnonotidae)”, Zoologica Scripta 36 (5), p. 417–427. doi:10.1111/j.1463-6409.2007.00290.x. 84799480.
  10. 1 2 3 (2017) “The phylogeny of the world's bulbuls (Pycnonotidae) inferred using a supermatrix approach”, Ibis 159 (3), p. 498–509. doi:10.1111/ibi.12464.
  11. (2019) “Near-complete phylogeny and taxonomic revision of the world's babblers (Aves: Passeriformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 130, p. 346–356. doi:10.1016/j.ympev.2018.10.010.
  12. (2018) “Phylogenetic affinities of the enigmatic Bare-faced Bulbul Pycnonotus hualon with description of a new genus”, Ibis 160 (3), p. 659–665. doi:10.1111/ibi.12580.