Fikuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Figo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fikuso
Ficus sycomorus
Ficus sycomorus
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
Klaso: Dukotiledonaj (Magnoliopsida)
Ordo: Rozaloj
Familio: Morusacoj
Genro: Ficus
L.
Specoj

proksimume 800

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fikuso estas genro de proksimume 800 specioj de arboj kaj arbustoj el la familio morusacoj, konataj kiel figarboj, kiuj kreskas aparte en tropika klimato, iuj specoj ankaŭ en la varma modera klimata zono. La plej konata specio estas la komuna figarbo: Tiu specio, kiu latine nomiĝas Ficus carica, produktas grandkvante konsumatajn fruktojn, kiujn oni nomas figoj: ankaŭ la fruktoj de aliaj specoj estas principe manĝeblaj, sed tamen apenaŭ konsumiĝas. La plej multaj specioj estas ĉiamverdaj.

Figoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la figoj komune konsideriĝas fruktoj, tutekzakte temas pri la floroj de la figarbo. Temas pri "falsa frukto", en kiuj la floroj kaj semoj de la planto kunkreskiĝis.

matura figo

Figoj estas bona nutra fonto de flavonoidoj kaj polifenoloj, kaj havas pli grandan kvanton de fibroj ol iu ajn alia frukto, ĉu freŝa aŭ sekigita, kaj havas grandan kvanton da kalcio.

Cent gramoj da freŝaj figoj (310 kJ) enhavas 0,8 gramojn da proteinoj, 0,3 gramojn da grasoj, 19 gramojn da karbonhidratoj, el tio 16 gramojn da sukero, kaj krome 3 gramojn da fibroj. Kompare, cent gramoj da sekigitaj figoj (1041 kJ) enhavas 3 gramojn da proteinoj, 1 gramon da grasoj, 64 gramojn da karbonhidratoj, el tio 48 gramojn da sukero (25 g da glukozo kaj 23 g da fruktozo), kaj krome 10 gramojn da fibroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

grandfolia figo (Ficus macrophylla)
arradikoj de figo
fruktoj de Ficus drupacea

Subgenroj[redakti | redakti fonton]

La genro Figo (Ficus) estas dividita en ses subgenroj:

  • Subgenro Ficus
  • Subgenro Synoecia
  • Subgenro Sycidium
  • Subgenro Sycomorus
  • Subgenro Pharmacosycea
  • Subgenro Urostigma

Specioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉ. 750 ĝis 1000 Ficus-specioj:

  • altega figo (Ficus altissima)
  • Ficus americana
  • Ficus aurea
  • bengala figo (Ficus benghalensis),
  • benjamina figo (Ficus benjamina)
  • Ficus binnendijkii
  • vera figo (Ficus carica), donas figojn.
  • ĉerizforma figo (Ficus cerasiformis), manĝeblaj fruktoj.
  • Ficus cyathistipula
  • Ficus citrifolia
  • deltoforma figo (Ficus deltoidea)
  • Ficus drupacea
  • manĝebla figo (Ficus edulis), fruktoj estas manĝeblaj.
  • gumarbo (Ficus elastica)
  • Ficus godeffroyi
  • Ficus grenadensis
  • Ficus hartii
  • Ficus insipida (Ficus glabrata) ankaŭ nomata amatlo-arbo, la ŝelo de la abo estas uzata por fari la paperecan materialo amatlo.
  • zulua figo (Ficus lutea)
  • kaĉera arbo (en Malavio de granda simbolo signifo)
  • violona figo (Ficus lyrata)
  • Ficus macbrideii
  • grandfolia figo (Ficus macrophylla), ankaŭ nomata „Aŭstralia gumarbo
  • ĉinuja figo, (Ficus microcarpa) (sin.: F. retusa, F. nitida, F. retusiformis, F. thonningii)
  • Ficus nota
  • Ficus obtusifolia
  • Ficus palmata
  • Ficus prolixa
  • rampanta figo (Ficus pumila)
  • Ficus racemosa
  • relegia figo (Ficus religiosa) ankaŭ nomata budho-arbo
  • Ficus rubiginosa
  • Ficus stahlii
  • sikomora figo (Ficus sycomorus) .
  • Ficus thonningii
  • Ficus tinctoria
  • Ficus tobagensis
  • Ficus triangularis
  • Ficus trigonata
  • Ficus ulmifolia
  • bengala strangolfigo (Ficus virens)
  • Ficus vogelii

Ĉambroplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj figo-specioj kaj iliaj kultivaroj estas ŝatataj ĉambroplantoj (elekto):

Historia signifo[redakti | redakti fonton]

Dum junio 2006 dum arkeologia elfosaĵo en la vilaĝo Gilgal 1 en la suba Jordana valo figoj de antaŭ 11.400 jaroj estis trovitaj - malpli ol 15 kilometrojn norde de la antikva urbo Jeriĥo. Figoj estis inter la unuaj kultivitaj fruktoj. Supozeble figoj jam agrikulture kultiviĝis proksimume mil jarojn antaŭ la unuaj grenoj (tritiko kaj sekalo) estis intence plantitaj kaj rikoltitaj.

pentraĵo de la specio Ficus pilosa el la 19-a jarcento

En antikva Grekio, la figarbo estis dediĉita al la dio Dionizo Sukites (Συκίτης). Figoj ankaŭ en la antikva Romio estis grava nutraĵo. Kato la pli maljuna en sia verko De Agri Cultura (Pri agrikulturo) listigas la diversajn specojn da figoj plej multe kultivataj dum la periodo de publikigo de sia manlibro: la Maŭriska, Afrika, Herkulanea, Saguntina kaj la Nigra Telania (De agri cultura, ĉapitro 8).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj