Saltu al enhavo

Karikfikuso

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komuna figujo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara figujo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozaloj
Familio: Moracoj Moraceae
Genro: Fikuso Ficus
Specio: F. carica
Ficus carica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karikfikuso[1] (Ficus carica) aŭ ordinara figujo estas plantspecio el la genro fikuso (Ficus) kiu produktas manĝeblajn figojn. Ĝi estas unu el la plej malnovaj kultivitaj utilplantoj kaj estas kultivata en la mediteranea regiono. Ĝi havas kiel ĉiu fikuso kompleksan polenigan ekologion. En iuj landoj kiel ekzemple Uzbekistano figo nomiĝas anĵir (anjeer).

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo karikfikuso venas el Ficus carica, kiu signifas figujo el Kario.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
figarbo en printempo

Vegetativaj karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]
dukolora figo

La figo kreskas kiel somerverda kaj folifala arbusto aŭ malgranda arbo kun kreskoalto de 3 ĝis 10 metroj [2]. La krono de maljunaj plantoj estas tre larĝa kaj etendiĝanta, sed neregula kaj malalta. La trunko estas ofte nodhava, turniĝinta kaj fleksita. La disbranĉado jam komencas malalte. La branĉoj estas fortaj kaj rektaj. La grize bruna ritidomo havas bone videblajn lentiĉelon. La tuta planto havas laktosukon.

Ficus carica - Muzeo de Tuluzo
figo en Obersöllbach (distrikto Hohenlohe) en la germana federacia lando Baden-Virtembergo

La folioj estas alternestarantaj. La forta folitigo estas 2 ĝis 8 cm longa. La firma, rigida preskaŭ leda foliplato havas dimension de 10 ĝis 20 cm kaj estas larĝe ovforma kaj 3- ĝis 5-loba. La folirando estas neregule denta. La malhelverda folisurfaco estas rigidhara. La pli hela malsupra surfaco estas kovrita dense de malgrandaj zistolitoj kaj lanugaj haroj. La stipuloj estas ruĝa kaj havas longecon de ĉ. 1 cm kaj estas ovforma ĝis lanceta.

Infloresko kaj floroj

[redakti | redakti fonton]

La floraroj staras unuope en la akseloj kaj havas diametron de 3 ĝis 5 cm. [2]. Je la fino de la infloresko estas mallarĝa konkava aperturo (ostiolo) kiu per skvamformaj brakteoj preskaŭ komplete estas fermita.

Figoj estas monoikaj, ekzistas inaj kaj masklaj floroj sur unu planto. La masklaj floroj havas kvar aŭ kvin sepalojn kaj kvar kaj kvin stamenojn [2]. Ĉe la inaj floroj ekzistas du formoj: sterilaj floroj kun mallonga pistilo. La fekundaj, inaj floroj havas kvar aŭ kvin kalikodentojn kaj ovforman, glatan karpelon kaj flankan longan pistilon kiu finiĝas en du pistilbranĉoj [2]. Tiuj tri florformoj troviĝas sur du formoj de la kulturfigo, kiuj estas varioj:

  • la doma aŭ manĝebla figo, var. domestica, kiu donas manĝeblajn fruktojn, havas longpistilajn inajn florojn. Ĉar al ĝi mankas masklaj floroj, ĝi ne povas ricevi fruktojn sola.
  • la lignofigo aŭ virkapra figo, var. caprificus, havas mallongpistilajn inajn kaj masklajn florojn. La virkapra figo estas laŭ sia funkcio la maskla planto.
malgranda figarbo

La florekologio estas ĉe la vera figo pli komplika ol ĉe la genro figo, ĉar ĉi tie interagas ne nur figo kaj figovespoj, sed krome du figaj varioj.[3] Kiel ĉe ĉiu figo ankaŭ ĉi tie la polenadon transprenas 2 ĝis 3 mm granda vespo, la figa vespo (Blastophaga psenes).

La vespo evoluas en la mallongpistila floro de la virkapra figo. La imagoj eloviĝas en la maturaj floraroj. La neflugkapablaj maskloj kopulacias kun la inoj en la figo. Antaŭ la eligo tra la ostio la ina vespo kolektas polenon ĉe la masklaj floroj. La fekundigita ino serĉas nun florantajn figojn. Nun ekzistas du alternativoj:

  • la ino trovas la virkapran figon. Post eniro en la floraro ŝi polenas la florojn per la kunportita poleno. Ŝi metas la ovojn en la karpelon de la inaj floroj kaj zorgas pri siaj propraj idoj. Kvankam la inaj floroj estas sterilaj, ili devas esti polenitaj, por ke ili povu formi gajlojn, en kiuj la vespaj larvoj evoluas.
  • la ino trovas manĝeblan figon. Ŝi same polenas la inajn florojn. Ĉar la pistiloj estas pli longaj ol la ovmeta tubo de la insekto, ŝi ne povas demeti ovojn.[4]

En ambaŭ alternativoj la vespo mortas en la interno de la figo.[5]

En la virkapra figo kreskas la venonta generacio de la vespoj, en la manĝeblaj figoj evoluas manĝeblaj fruktoj kun semoj.

Por certigi la polenadon, oni pendigas florantajn virkaprajn figobranĉojn en la arboj de la manĝeblaj figoj („kaprifikado“).

Tri floroj en la jaro

[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ varioj havas tri generaciojn de infloreskojn: februaro/marto, majo/junio, aŭgusto/septembro.

En printempo la figovespoj eliras el travintritaj fruktaroj de la virkapra figo. La fekundigitaj inoj forlasas la fruktarojn kaj serĉas virkaprajn aŭ manĝeblajn figojn de la unua generacio. Ĉar la vespoj sur sia vojo ne preterpasas masklajn florojn, nek la manĝeblaj nek la virkapra figoj de tiu generacio povas esti polenitaj kaj tial ankaŭ ne portas fruktojn. Ili nur metas ovojn en la mallongpistilajn florojn de la virkapra figo. Jam en majo/junio eloviĝas la dua generacio. La inoj forlasas post la kopulacio la floraron, ŝarĝitaj per poleno. Tiun polenon ili nun metas en la florarojn de la dua generacio kaj fekundigas kaj virkapran kaj manĝeblan figojn.

La fekundigado de la tria generacio samas kiel ĉe la dua. La fruktoj maturiĝas nur jam en la venonta printempo kaj ankaŭ la nova generacio de la figovespoj eloviĝas en printempo kaj la cirklo komenciĝas denove.[4]

Partenokarpaj kultivaroj de figoj ricevas fruktojn sen polenado. Tio ebligas la plantadon de unuopaj arboj. Oni distingas tri grupojn de figaj kultivaroj laŭ la kondiĉoj de ilia fruktigado:

  1. „Smirna-tipo“ (smirniaca): la figoj maturiĝas nur post la polenado. Al tiu grupo apartenas jenaj gravaj kultivaroj: 'Sari Lob' ('Smyrna', 'Calimyrna'), 'Kassaba' kaj 'Bardacik'.
  2. „Adria tipo“ (hortensis): la fruktoj evoluas partenokarpie, tial tiujn kultivarojn la kultivistoj prefaras: 'Dottato' kaj 'Trojano' el Italujo, 'Fraga' el Hispanujo, 'Adriatic' kaj 'Mission' el Kalifornio.
  3. „San-Pedro-tipo“ (intermedia) staras inter la du unuaj. La unua fruktgeneracio sen kaj la dua kun polenado. Tiuj kultivaroj komerce ne gravas.[6]

Fruktoj kaj semoj

[redakti | redakti fonton]
neŝelita figo tuj post la rikolto
matura ŝajnfrukto (laŭlonga sekco)

Post la fekundigo la floraro evoluas post tri ĝis kvin monatoj al la konataj figoj, plurfrukto, aŭ pli precize drupa plurfrukto, ĉar la inaj floroj evoluas al drupetoj manĝante oni rimarkas la etajn kernojn. La formo de la fruktaro nomiĝas sikonio (siconium). La formo estas globa ĝis pirforma. Depende se la kultivaro la fruktaro estas verda ĝis malhelviola. La interno de la ŝajnfrukto konsistas el drupoj kaj karniĝinta pedunkloj kaj havas ruĝan koloron. La dikeco de la ŝelo varias: el Turkujo la figoj havas relative maldikan ŝelon kaj en Grekujo dikan.

Krom 80 % da akvo la maturaj fruktoj konsistas el 1,3 % proteino, 0,5 % graso, 12,9 % karbonhidratoj, ĉ. 4,5 % fibroj kaj 0,7 % mineraloj[7], precipe kalcio, fosforo kaj fero. Krome ĝi ankaŭ havas multe da vitamino B1.

La fruktaroj de la virkapra figo estas lignecaj kaj nemanĝeblaj.

La semoj estas lentformaj [2].

La kromozomnombro estas 2n = 26.[8]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La nomon Ficus carica donis Linné . La unua priskribo okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species plantarum, 2, p. 1059.

La speciepiteto carica signifas „el Kario“, antikva pejzaĝo en Malgrandazio. Deĉi tie venis jam en antikvo sekigitaj fruktoj al Eŭropo.[9]

Ficus carica apartenas la la sekcio Ficus en la genro Fikuso.

Ekzistas minimume du subspecioj de Ficus carica:

  • Ficus carica L. subsp. carica (sin.: Ficus caprificus RISSO, Ficus carica var. caprificus (RISSO) TSCHIRCH & RAVASINI)
  • Ficus carica subsp. rupestris (HAUSSKN. EX BOISS.) BROWICZ (sin.: Ficus carica var. rupestris HAUSSKN. EX BOISS.: Ĝi hejmiĝas en sudokcidenta Irano, norda Irak kaj sudokcidenta Turkujo kaj norda Sirio.

Disvastigado kaj kreskejoj

[redakti | redakti fonton]
maturaj bluaj kaj blankaj figoj

La hejmregiono kaj la sovaĝa formo de la vera figo ne estas konata. Oni supozas kiel hejmregiono sudokcidenta Azio (ĉe la Kaspia maro, Ponta montaro), sed la specio estas kultivata ekde la antikvo en la tuta mediteranea regiono, kie ĝi hodiaŭ ankaŭ kreskas sovaĝe. [10]

En vintromildaj regionoj la planto ankaŭ povas kreski fore de la hejmregiono, ekzemple sur la danaj insuloj aŭ en suda Anglujo.[11]

Kultivado kaj uzado

[redakti | redakti fonton]
rikoltkvanto 2005 (en tunoj)
lando rikolto
Turkujo 280.000
Irano 90.000
Grekujo 80.700
Alĝerio 63.000
Maroko 60.000
Sirio 43.300
Usono 43.000
Hispanujo 38.000
Brazilo 25.000
fonto: MAO[12]

Kultivado

[redakti | redakti fonton]

Ĉefe en la mediteranea regiono la vera figo estas kultivata. La pojara rikolto estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj da tuno freŝaj figoj. Nur malgrandskale ĝi estas kultivata en Sudafriko, , Aŭstralio, Novzelando, Ĉinujo, Ĉilio, Meksikio kaj Kalifornio.[13]

En kulturo la plimultigado okazas per stikaĵoj el unu- aŭ dujaraj branĉoj.

Oni plantas depende de la kultivaroj, grundo kaj precipitaĵo 80 ĝis 1200 arbojn po hektaro. La arboj ne atingas alton de sovaĝaj arboj, por faciligi la rikoltlaboron.

La figoarbo bezonas malmulte da sterkado. Tro da nitrogeno donas malaltan kvaliton de la fruktoj. La flegado estas simpla. Plej ofte nur necesas pritranĉon antaŭ la ekŝoso en printempo.

La arboj jam povas porti fruktojn en la dua jaro post la plantado. Plena rikolto jam estas post kvin ĝis ok jaroj kaj daŭras ĉirkaŭ 50 jaroj. Sur bonaj kreskejoj la pojara rikolo estas 15 ĝis 20 tunoj da freŝaj fruktoj po hektaro, tio signifas 5 ĝis 7 tunoj da sekaj fruktoj.[14] Unu arbo liveras 80 ĝis 100 kilogramojn da freŝaj figoj.[15]

Figoj por la freŝa vendado estas rikoltataj antaŭ la plena matureco per mano, por ke la frukto toleras transporton. La fresaj figoj rapide komencas fermentiĝi. Figoj por sekigado estas rikoltataj plenmature kiam la akvoenhavo de la fruktoj jam reduktiĝis je 30 ĝis 50 %. Ilin oni rikoltas per mano aŭ per maŝino.

Prilaborado, Uzado

[redakti | redakti fonton]
sekigitaj figoj
sekigitaj sovaĝaj figoj (Ficus sycomorus), diametro ĉ. 2 cm. malfone tratranĉita ekzemplero.

La plej multaj figoj estas sekigataj. Tio okazas en la suno aŭ en specialaj varmaeraj fornoj. La akvoenhavo estas reduktata al 33 ĝis 18 %, samtempe la sukerenhavo kreskas al ĉ. 60 %. La ĉefa uzo de figoj estas kiel fruktoj.

El la suko de maturaj figoj estas farata desertan vinon.En Hispanujo kaj Portugalujo estas farata „figan fromaĝon“ el maturaj figoj, aveloj, piniaj kernoj, migdaloj, pistacioj kaj spicaĵo. Rostitaj firgoj estas ankaŭ uzataj por fari figokafon.[16]

En la 13a kaj 15a jarcento oni uzis figan lignon por fari lignajn tabuletoj por pentrado..[17]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Zhengyi Wu, Zhe-Kun Zhou & Michael G. Gilbert: Moraceae: Ficus carica, S. 52 - Online.
  • Alexander Demandt: Über allen Wipfeln. Der Baum in der Kulturgeschichte. Albatros, Düsseldorf 2005, ISBN 3-491-96140-8
  • Gunther Franke (eldonisto): Nutzpflanzen der Tropen und Subtropen. Band 2: Spezieller Pflanzenbau. Ulmer, Stuttgart 1994, S. 240–250. ISBN 3-8252-1768-X.
  • Bruno P. Kremer: Bäume. Heimische und eingeführte Arten Europas. Mosaik, München 1984, S. 154f, ISBN 3-570-01188-7
  • Doris Laudert: Mythos Baum. Geschichte, Brauchtum. 40 Porträits. blv, München 2004, S. 217–223, ISBN 3-405-16640-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV - figujo.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Zhengyi Wu, Zhe-Kun Zhou & Michael G. Gilbert: Moraceae: Ficus carica, S. 52 - Online.
  3. Gunther Franke (Hrsg.): Nutzpflanzen der Tropen und Subtropen. Band 2: Spezieller Pflanzenbau. Ulmer, Stuttgart 1994, S. 240-250. ISBN 3-8252-1768-X
  4. 4,0 4,1 W. Frank: Nutzpflanzenkunde 1989, S. 214 f.
  5. Richard Dawkins: Gipfel des Unwahrscheinlichen. Rowohlt, Reinbek 2001, S. 329. ISBN 978-3-499-60932-9
  6. Franke 1994, S. 244
  7. Werte nach W. Franke: Nutzpflanzenkunde. Thieme, Stuttgart 1989, S. 312. ISBN 3-13-530404-3
  8. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 320.
  9. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Auflage, Birkhäuser, Basel 1996, S. 128. ISBN 3-937872-16-7)
  10. [1][rompita ligilo]
  11. Bruno P. Kremer 1984, p. 154
  12. Statistik der FAO 2007 [2]
  13. Schütt et al.: Lexikon der Baum- und Straucharten. Nikol, Hamburg 2002, p. 172. ISBN 3-933203-53-8
  14. Franke 1995, S. 249.
  15. Laudert 2004, S. 222.
  16. W. Franke: Nutzpflanzenkunde, 1989, S. 316.
  17. Victoria Finlay: Das Geheimnis der Farben, Eine Kulturgeschichte, Berlin 2005, hier 7. Auflage 2007, ISBN 978-3-548-60496-1, Seiten 20