Seka sezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo pri pluvokvanto por Angolo: la seka sezono estas markita flave.
Sertão (Brazilo) dum seka sezono
sed tuj post komenco de la pluvsezono ĉio denove verdos kaj floros.

En tropika kaj subtropika klimato la seka sezono estas tiu periodo de la jaro, dum kiu falas neniom (aŭ nur tre malmulte) da pluvo (kontraŭo: pluvsezono).

En zonoj de modera klimato (trans la 42-a grado de latitudo) ne ekzistas "seka sezono" (nek pluva), ĉar la precipitaĵo distribuiĝas pli-malpli egale al ĉiuj sezonoj.

La daŭro de la seka sezono varias laŭ la geografia pozicio: ĝenerale ĝi daŭras ju pli longe des pli oni malproksimiĝas de la ekvatoro. Dum la seka sezono la vegetaĵaro apenaŭ povas kreski, arboj faligas siajn foliojn. Plena vivo limiĝas al la pluvsezono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]