Sertao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sukulentosavano en la sertão nordeste en nordorienta Brazilo
Arbo en la Sertao

Sertao (portugale Sertão, prononcu serˈtɐ̃w̃) estas la nomo por duondezertaj pejzaĝoj en la internlando de Brazilo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

En la centro kaj sudo de la lando ĝi estas surkreskata de arbosavano, La nordoriento estas arbedosavano intermiksita per foliarbo. La regionon karakterizas malmultegaj pluvoj, ofte okazas trosekecoj, la seka sezono sumiĝas je dek ĝis dek unu monatojn. La jaraj pluvoj atingas malpli ol 300 milimetrojn kaj atingas sian minimumon en Petrolina ĉe la rivero San-Francisko je 213 milimetroj. Nur al malmultaj bestoj kiel ekzemple formikomanĝulojdazipoj sufiĉas la ĉi-regionaj vivkondiĉoj . En direkto al la Atlantiko troviĝas inter la Sertão kaj la arbarzono (atlantikaj arbaroj) kiel transira regiono la agreste, en la okcidento la transira regiono inter seka regiono kaj la pluvarbaroj de Amazonio meio norte.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Malintensa bovobredo kaj grandbienoj superregas, je kio pro la sekaj grundoj po bovo bezonas 10 hektarojn por nutriĝo. De marto/aprilo ĝis novembro/decembro gregomigroj en la pli malsekajn montajn kaj montetajn regionojn estas kutimaj. Terkulturado nur dise eblas. Kelkaj fontoregionoj kaj akvokolektaj valaj regionoj formas relative fruktodonajn insulojn, la tiel nomatajn brejos [marĉoj], en kiuj koncentriĝas la etbienula loĝantaro kaj kiuj en la nordoriento konsistigas proksimume 18.000 kvadratajn kilometrojn. Proksimume 500.000 hektaroj estas akvumataj, proksimume 2,5 milionoj da hektaroj estus akvumeblaj.

La terposedan kaj socian strukturon karakterizas precipe en la nordoriento ekstremaj kontrastoj. Parte oni povas diri feŭdaj strukturoj aŭ eĉ sklaveco.

Kun la Sertão oni precipe asocias nordorientan Brazilon. Ĝi estigis varian popolarton, kiu povis transdaŭri en la regiono, longan tempon ne ĝenate de modernigoj. Al la plej elstaraj brazilaj romanoj apartenas Os Sertões (1902) de Euclides da Cunha, kiu rakontas la okazintaĵojn ĉirkaŭ la neniigo de la loĝloko Canudos, la milito de Canudos, kaj Grande Sertão: Veredas de João Guimarães Rosa (1956). La Música sertaneja (brazila kontreo) estas kulturprodukto de la Sertão en suda Brazilo.

La Kangasanoj[redakti | redakti fonton]

Kangasanoj estis membroj de vagantaj rabobandoj en la sertao. Plej eminenta kaj fama estro estis Virgulino Ferreira da Silva, nomata Lampião (lampo, lanterno) dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Lia persono kaj bando estis gloraltigataj dumpase de la jardekoj. Ekestis komparoj kun Robin Hood, kiuj tamen ne estis akordigeblaj kun la realeco.

La historio de la Kangasanoj estis transigata en la kinofilmon "O Cangaceiro". Famiĝis ankaŭ la „himno“ de la Kangasanoj, "Mulher Rendeira", ankoraŭ nuntempe kantata en la sertao.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]