Kangaso
Kangaso (Portugallingve Cangaço /kangasu/) estis socia fenomeno, kiu okazis en Nordorienta Regiono de Brazilo specife pro la malegala divido de teroj kaj ĝenerale pro la malbonaj vivkondiĉoj en multaj enlandaj urboj.
La Kangaso komenciĝis en la 18-a jarcento. Unue la terposedantoj ekvarbis rabistojn por elpeli indiĝenojn, kaj poste, ekde la granda trosekeco de la jaro 1877, utiligis tiujn por protekti siajn terojn kontraŭ invado fare de malsataj migrantoj, kiu forte trafis la tutan regionon. La rabistojn oni nomis cangaceiros (/kangasejruz/), esperante kangasanoj aŭ kangasistoj.
Iom post iom la rabistoj fariĝis sendependaj kaj engrupe trakuris la Kaatingan regionon, kaŭzante grandajn timojn per rabado kaj amasa mortigado. Pro siaj bonaj konoj pri la Kaatingo – de kiu konis eĉ la medicinajn plantojn - ili ofte sin kaŝis en tiaspecaj arbaroj kaj malfacile atingeblis de la polico. En aliaj momentoj la rabistoj ricevis protekton de malriĉuloj aŭ eĉ de riĉuloj, kiuj loĝis ĉe la randoj de la enlandaj vojoj. Tiuj protektantoj havis la nomon Coiteros (/Kojteruz/). Rekompence la rabistoj aŭ protektis ilin aŭ almenaŭ ne tuŝis iliajn bienojn.
Malgraŭ tiu krima sinteno ili famiĝis kiel kuraĝaj plenumantoj de la Dia justeco kontraŭ la potenculoj kaj kontraŭ la registaraj estroj, opinio iomgrade apogata de la populara cearaa mesiisma pastro Padre Cícero, al kiu la rabistoj iris por peti Dian protekton. La plej alta pinto de la fenomeno estis inter jaroj 1919 kaj 1927, dum kiuj ĉirkaŭ 25 grupoj da rabistoj agadis sur la Brazila Nordoriento. Virinoj ekpartoprenis en la Kangaso je 1930. La infanoj, kiuj naskiĝis ĉe la Kangaso, ĉiam estis lasitaj al pastroj, koloneloj, juĝistoj, militistoj kaj amikoj.
Ĉiuj grupoj havis sian propran ĉefon. La unua, kiu famiĝis en la tuta Brazilo estis Antônio Silvino, kaŝnomo de Manuel Batista de Moraes (1875-1944); sed plej konata kaj timata fariĝis Lampião, kies vera nomo estis Virgulino Ferreira da Silva (1900? – 1938), ankaŭ konata kiel La Reĝo de la Kangaso kaj kiel La Reĝo de la Sertão (Sertão estas geografia subregiono, kiun tute enhavas la Brazila Nordoriento). Lampião kaj Maria Bonita (la fama edzino de Lampião) estis kaptitaj kaj mortigitaj la 28-an de julio 1938.
La morto de Lampião ekkaŭzis la finon de la Kangaso, ĉar aliaj ĉefoj pro teruro estis senreziste ankaŭ kaptitaj. Aldone al la falo de la Reĝo de la Kangaso helpis la enkondukado de maŝinpafiloj en la militoj, kadre de la agoj efektivigitaj de la iama brazila prezidento Getúlio Vargas dum la Nova Ŝtato. La lasta Kangasa ĉefo estis Corisco (Korisko) (Cristiano Gomes da Silva Cleto), mortigita de la polico la 25-an de majo 1940.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- portugale Seriacopi, Gislane Campos Azevedo. História: volume único. 1-a eldono. San-Paŭlo: Eldonejo Fundação Demócrito Rocha, 2005. 552 paĝoj. : ISBN 9788508112531
- portugale Cangaço, de Semira Adler Vainsencher[rompita ligilo]