Rinoceredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rinoceredoj
Troveblo de fosilioj: Eoceno - ĉi-epoke
Kurtbuŝa rinocero, Diceros bicornis
Kurtbuŝa rinocero, Diceros bicornis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Rinoceredoj Rhinocerotidae
Gray, 1821

Ceratotherium
Dicerorhinus
Diceros
Rinocero Rhinoceros
Por formortintaj genroj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Rinoceredoj estas grandaj, dikhaŭtaj, sovaĝaj mamuloj el subordo de neparhufuloj, kun tri fingroj sur la kruroj kaj unu aŭ du longaj kornoj sur la nazo. ili vivas en Afriko, Barato, Indonezio. Ili estas preskaŭ senharaj, herbovorantaj (nur en la glaciepoko vivis lana rinocero kun ruĝetaj haroj). Iliaj kruroj estas mallongaj kaj kun 3 fingroj sur ĉies fino.

Ĉiu nun vivanta rinocero havas kornon, kiu estas el kompaktiĝintaj dermodevenaj haroj, kiuj ne entenas oston. Ĝi baziĝas sur la nazalo. La okcipitalo de la kranio estas tre forta, al tiu adheras la grandaj, fortaj kolaj muskoloj. La incizivoj kaj kaninoj povas manki.

La familio havas 5 vivantajn speciojn en 4 genroj:

Kelkaj specioj formortintaj en Plejstoceno aŭ poste estas:

  • Lana rinocero (Coelodonta antiquitatis), kiu vivis en Eŭropo kaj Azio ĝis antaŭ ĉ. 10mil jaroj kaj havis 2 kornojn (unu aparte grandan)
  • Elasmoterio (Elasmotherium sp.), ankaŭ vivinta en Eŭrazio kaj formortinta antaŭ ĉ. 30mil jaroj (eble pli malfrue); ĝi havis nur unu kornon, longan ĝis 2m;
  • Etruska rinocero (Stephanorhinus etruscus), vivinta en Eŭrazio kiel la du ĉi supre, kaj formortinta antaŭ 700mil jaroj; ĝi havis 2 kornojn;
  • Ĉina rinocero (Rhinoceros sinensis)

Oni aludas al la korno de rinocero efikon kontraŭ impotenteco (azianoj), kio danĝerigas la populacion de la rinoceredoj. (vidu artikolon superstiĉo)

Protektitaj bestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]