Hindia rinocero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hindia rinocero montranta sian ununuran kornon.

La Hindia rinocero (Rhinoceros unicornis), konata ankaŭ kiel granda unukorna rinocerohindia unukorna rinocero, apartenas al la familio Rinoceredoj. Listita kiel vundebla specio, tiu granda mamulo estas ĉefe trovata en nordoriento de la subŝtato Asamo de Barato kaj en protektitaj areoj de Terai de Nepalo, kies populacioj estas limigitaj al la ĉeriveraj herbejoj en la montetoj de Himalajo.[1]

La Hindia rinocero iam havis teritorion tra la tuta etendo de la Indus-Ganga Ebenaĵo, sed troa ĉasado malpliigis la naturan habitaton draste. Nuntempe, pli ol 3,000 rinoceroj loĝas en naturo.[2] En 2014, 2,544 el ili troviĝis nur en la subŝtato Asamo de Barato, kio estas pliiĝo de 27 % ekde 2006, kvankam komence de la 1900-aj jaroj, Asamo havis nur ĉirkaŭ 200 rinocerojn.[3]

Ĝi estas la kvina plej granda animalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Talukdar, B. K., Emslie, R., Bist, S. S., Choudhury, A., Ellis, S., Bonal, B. S., Malakar, M. C., Talukdar, B. N. Barua, M. (2008). Rhinoceros unicornisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  2. Sarma, P.K., Talukdar, B.K., Sarma, K., Barua, M. (2009) Assessment of habitat change and threats to the greater one-horned rhino (Rhinoceros unicornis) in Pabitora Wildlife Sanctuary, Assam, using multi-temporal satellite data. Pachyderm No. 46 Julio–Decembro 2009: 18–24.
  3. Hope for the Indian Rhino (June 14, 2014).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin, E. B.. (2010) From the jungle to Kathmandu : horn and tusk trade. Kathmandu: Wildlife Watch Group. ISBN 978-99946-820-9-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]