Saltu al enhavo

Diskuto:Hindia rinocero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Kani:, kie mi povas kontroli ke en Esperanto ekzistas "Hindia rinocero"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:15, 27 Sep. 2014 (UTC)

Mi ne scias ĉu mi prenis la nomon el alia artikolo, ekzemple el tiu pri la genro aŭ el kie. Fakte mi ĵus konstatis, ke en tiu aperis Barata rinocero, kion eble mi iam metis, ĉar mi ĉiam preferas Barata al Hindia, sed oni povas konstati per la distribuaj mapoj ke tiu specio loĝas ankaŭ en Pakistano kaj Bangladeŝo, do taŭgas plie Hindia. La alia alternativo estus Unukorna rinocero, kion mi ne kontraŭus. La afero estas ke la specio ekzistas kaj ke Esperanto devas havi nomon por tio. Nur la menciitaj eblas. Krome komparo inter diversaj lingvoj (bedaŭrinde mi nek konas la hindiajn nek povus decidi ĉu unu el ties nomoj povus taŭgi) kondukas onin al Hindia. Kaj internacieco estas klara postulo de Esperanto. Ĉu vi havas konstaton de uzado de alia nomo por la specio en esperanta publikaĵo sufiĉe fidinda?.--kani (diskuto) 19:46, 27 Sep. 2014 (UTC)
Ĉu mi bone komprenas ke Vi mem tradukis nomon? Mi pensas ke ni (vikipedistoj) ne povas krei nomo de specioj. Laŭ Vikipedio:Kontrolebleco estas bezonata referenco. Mi proponas alinomigi artikolon al Rhinoceros unicornis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:04, 27 Sep. 2014 (UTC)