Musofagedoj
Gvinea turako, Tauraco persa,
ĉe Birdobredejo Birds of Eden, Sudafriko | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||

Corythaeola cristata
Musofagedoj, bananomanĝuloj aŭ turakoj formas la birdan familion de Musophagidae kaj de tie Musofagedoj (laŭlitere "banano-manĝuloj"). Ili estas duon-zigodaktilaj - nome la kvara (ekstera) fingro povas ŝanĝi malantaŭen kaj antaŭen. La dua kaj tria fingroj, kiuj ĉiam antaŭas, estas kunigitaj en kelkaj specioj. Musofagedoj ofte havas elstarajn krestojn kaj longajn vostojn; ili elstaras pro specifaj kaj unikaj pigmentoj, kiuj havigas al ili brilajn verdajn kaj ruĝajn plumojn.
Tradicie tiu grupo estis lokigita kun la kukoloj en la ordo Kukoloformaj, sed la taksonomio Sibley-Ahlquist levas tiun grupon al plena ordo Musofagoformaj. Oni proponis, ke ili estu kunigitaj al Hoacino kaj aliaj vivantaj birdoj[1], sed tio estis poste pridisputata.[2]
Ekologio kaj kutimaro
[redakti | redakti fonton]Musofagedoj estas mezgrandaj arbaraj birdoj endemiaj de subsahara Afriko, kie ili loĝas en arbaroj [3], ĝangaloj kaj savanoj. Ties flugmaniero estas milda, sed ili kuras rapide tra la arbara kanopeo. Ili manĝas ĉefe fruktojn kaj je malplia etendo foliojn, burĝonojn kaj florojn, foje prenante malgrandajn insektojn, helikojn kaj limakojn. Male al tio, kion la nomo povus sugesti, ili ĝenerale ne manĝas bananojn kaj ŝajne ili tute ne uzas la plantojn de la genro Musa kiel manĝo.
Taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Familio Musophagidae Lesson 1828 [Apopempsidae Brodkorb, 1971b; Veflintornithidae Kašin, 1976]
- Subfamilio Corythaeolinae
- Genro Corythaeola Heine 1860
- Krestoturako, Corythaeola cristata (Vieillot 1816) Heine 1860
- Genro Corythaeola Heine 1860
- Subfamilio Criniferinae
- Genro Crinifer
- Okcidenta krinifero, Crinifer piscator (Boddaert 1783)
- Bendovosta krinifero, Crinifer zonurus (Rüppell 1835)
- Blankventra krinifero, Crinifer leucogaster (Rüppell 1842) Roberts 1926
- Griza krinifero, Crinifer concolor
- Maskokrinifero, Crinifer personatus
- Genro Crinifer
- Subfamilio Musophaginae, Musofagenoj
- Genro Gallirex
- Purpurkresta turako, Gallirex porphyreolophus
- Ruvenzora turako, Gallirex johnstoni
- Genro Menelikornis
- Blankvanga turako, Menelikornis leucotis (Rüppell 1835)
- Ruspolia turako, Menelikornis ruspolii (Salvadori 1896)
- Genro Tauraco
- Banermana turako, Tauraco bannermani (Bates 1923)
- Blankakresta turako, Tauraco leucolophus (Heuglin 1855)
- Ruĝkresta turako, Tauraco erythrolophus (Vieillot 1819)
- Gvinea turako, Tauraco persa (Linnaeus 1758)
- Knysna turako, Tauraco corythaix (Wagler 1827)
- Livingstona turako, Tauraco livingstonii (Gray 1864)
- Fiŝera turako, Tauraco fischeri (Reichenow 1878)
- Nigrabeka turako, Tauraco schuettii (Cabanis 1879)
- Ŝaloŭa turako, Tauraco schalowi (Reichenow 1891)
- Hartlauba turako, Tauraco hartlaubi (Fischer & Reichenow 1884)
- Flavbeka turako, Tauraco macrorhynchus (Fraser 1839)
- Viola turako, Tauraco violaceus (Isert 1788)
- Rosa turako, Tauraco rossae (Gould 1852)
- Genro Gallirex
- Subfamilio Corythaeolinae
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hughes & Baker (1999)
- ↑ Sorenson et al. (2003)
- ↑ ekzemple : knajsna turako - Tauraco corythaix, Knajsnaj-amatolaj montarbaroj
| ||||||||||||||||||


