Monte-Arbedaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monte-Dezerto)
Saltu al: navigado, serĉo
Vegetaĵaro en la ekoregiono, apud Chosmes (Provinco de San Luis).

La Monte-Arbedaro estas tersupraĵa ekoregiono kiu kongruas kun la arida argentina regiono Monte. Ĝi situas en la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso. Biome ĝi estas parto de la sudamerikaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

La areo troviĝas norde de la pli vasta kaj pli seka Patagona Stepo, sudoriente de Atakama-Dezerto en Ĉilio,kaj oriente de Andoj [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nacia parko Los Cardones, Salta-Provinco, Argentino.

La Monte-Arbedaro kovras areon de 409 000 kvadrataj kilometroj en norda-centra Argentino, etendiĝanta laŭlonge de la orientaj piedmontetoj de Andoj ĝis ĝi atingas la Patagonan stepon, tiam etendiĝas orienten al Atlantika Oceano. Tie ĉi veprejoj kaj sekaj herbejoj estas komunaj. Pluraj riverosistemoj meandras tra tiu areo kaj kreas ŝparemajn galeriajn arbarojn. En la okcidento la Monte-Arbedaro transiras en la sudan andan stepon kune kun pli alta altitudo. Oriente de Kolorado-Rivero, la Monte-Arbedaro iom-post-iom estiĝas pampoj. La ekoregiono estas unu el la plej vastaj duonarbaraj ekosistemoj de Argentino.

La Monte-Arbedaro etendiĝas inter la Punao, Patagona Stepo kaj Granda Ĉako. La klimato estas mezvarma-seka kaj kaŭze de la situo je la orienta aŭ lea flanko de Andoj, la regiono ricevas tre malmulte da precipitaĵo. Tiu pluvombra efiko estas la ĉefa kialo de la trosekeco de la Monte-Arbedaro kaj de Patagona stepo kaj Atakamo. La norda kaj centra partoj de Monte-Arbedaro ricevas pluvon somere sed en la sudo estas pli malvarme kaj la pluvo estas distribuita tutjare.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Acacia furcatispina, Cerro de la Gloria (Provinco de Mendoza).

La superrega vegetaĵaro estas arbustaro kaj arbedaro, kiuj kelkfoje povas esti tre malferma. La stepo estas formata de rezinecaj ĉiamverdaj arbedoj dominataj de reprezentantoj el la familio de la zigofilacoj, kiel specioj de la genroj Larrea, Bulnesia kaj Plectocarpa. Ili troviĝas kune kun Montea aphyla, Bougainvillea spinosa kaj prozopospecioj. Aliaj tipoj de de vegetaĵaro estas kakto-veprejoj, kserofita duonarbaroj, roko-asocioj, psamofilaj asocioj kaj halofitaj asocioj. Kaktacoj (Trichocereus kaj Cereus) kaj bromeliacoj (Dyckia, Deuterochonia, Tillandsia) pli abundas en la norda parto de tiu ekoregiono. Estas multaj herbecaj specioj kiuj aperas post la pluvo kiel Portulaca grandiflora, iridoj kaj lilioj kaj iuj poacoj. Prozopoj konstituas galeriajn arbarojn ĉe riverbordoj aŭ troveblas kie ĉeestas subtera akvo.

Larrea estas la plej karakteriza plantokomunumo de la Monte-Arbedaro disvolviĝanta en ebenaĵoj en grupoj sur sabla aŭ rok-sabla grundo. Larrea cuneifolia kolonizas la pli varmegajn kaj sekajn kreskejojn dum L. divaricata nur povas kreski en ĉeriveraj areoj kaj L. nitida vegetas en malvarmaj medioj kaj sur la anda deklivaro. Krome estas diferencaj grundspeco-dependaj komunumoj kiel prozopo-arbareroj, kaj la arbedaroj de Baccharis salicifolia kaj Tessaria dodonaefolia en humidejoj, de Atriplex sur argilaj grundoj kaj de Suaeda divaricata kaj Allenrolfea vaginata sur salaj grundoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Portrero de la Aguada, Nacia parko Sierra de las Quijadas, Provinco San Luis, Argentino.

La plej karakterizaj mamuloj de la Monte-Arbedaro estas Chaetophractus vellerosus (dazipedoj), Chlamyphorus truncatus (ksenartroj), karnomanĝuloj kiel pumo (Puma concolor), griza lupovulpo (Pseudalopex griseus), Conepatus castaneus (mefitedoj), patagona linkodono (Lyncodon patagonicus), gvanako (Lama guanicoe) kaj la ronĝuloj malgranda mikrokavio (Microcavia australis) kaj dolikoto (Dolichotis spp.). Tympanoctomys barrarae (Octodontidae) kaj Chlamyphorus truncatus (dazipedoj) estas endemiaj en la ekoregiono; ili ankaŭ estas registritaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Birdoj inkludas elegantan tinamon (Eudromia elegans), Poospiza ornate (traŭpedoj), darvinan noturaon (Nothura darwinii), patagonan konuron (Cyanoliseus patagonus) kaj aliajn. Minacataj birdoj estas migra falko (Falco peregrinus) kaj krona solaglo (Harpyphalaetus coronatus).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Nur 2 % de la ekoregiono estas protektita. Protektejoj situas en ties centraj kaj sudaj partoj. Ili inkludas Nacian parkon Los Cardones (Provinco Salta), Nacian parkon Las Quijadas (Provinco San Luis), Nacian parkon Talampaya (Provinco Rioĥo) kaj 14 provincajn parkojn kaj rezervejojn.

La Monte-Arbedaro suferas de gravaj difektaj efikoj kaŭze de homaj agadoj, precipe troa paŝtado per kaproj , ŝafoj kaj bovoj; hakado por brulligno; senarbarigo por agrikulturo, minado kaj esplorado por nafto. La senarbarigo kaj la ekstraktado de durligno de la prozoparoj komencis en la malfrua 19-a kaj la frua 20-a jarcentoj kaj nuntempe daŭrigas. Antropogenaj agadoj dum la pasintecaj 150 jaroj kondukis al plifortigitaj dezertiĝado, habitatodetruo kaj biodiversecaj ŝanĝoj kaj geografiaj arealoj de multaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0802 Monte-Arbedaro Argentino
NT0803 Malseka Pampo Argentino
NT0804 Patagonaj herbejoj Argentino, Ĉilio
NT0805 Patagona Stepo Argentino, Ĉilio
NT0806 Seka Pampo Argentino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]