Tehuakan-vala kserofitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tehuakan-vala kserofitaro
ekoregiono
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Tehuakan-vala kserofitaro (Tero)
Tehuakan-vala kserofitaro (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr

La tehuakan-vala kserofitaro estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de orient-centra Meksiko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro en la ekoregiono.

La tehuakan-vala kserofitaro okupas la valojn de Tehuacán kaj Cuicatlán, kovrante partojn de la subŝtatoj Pŭeblo kaj Oaĥako. La valoj troviĝas en la pluvombro de la ĉirkaŭantaj montaraj ĉenoj, kaj estas pli sekaj ol la ĉirkaŭantaj ekoregionoj.

La tehuakan-vala kserofitaro limtuŝas nordokcidente, norde kaj nordoriente la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn, oriente la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn, kaj sudoriente, sude kaj sudokcidente la balsasajn sekajn arbarojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro en la ekoregiono.

La tehuakan-vala kserofitaro estas centro de plantodiverseco, kun pli ol 2 700 da specioj, el kiuj proksimume 30% estas endemiaj. Ĝi estas riĉaĵejo por speciodiverseco de agavoj, Hechtia, salvioj, kaj kaktoj.

La ekoregiono havas nombron da diferencaj plantokomunumoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas notinda por sia diverseco pri birdoj kaj kiropteroj. El la 90 birdospecioj, 10 estas endemiaj, inkluzive de Toxostoma ocellatum (mimedoj), kaj la brida ajmofilo (Aimophila mystacalis). 34 kiroptero-specioj estas indiĝenaj en la ekoregiono, el kiuj 18 estas endanĝerigataj, vundeblaj, aŭ maloftaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NT1303 Atakama-Dezerto  Ĉilio
NT1304 Kaatingo  Brazilo
NT1306 Kubaj kaktaroj  Kubo
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj  Kolombio,  Venezuelo
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj  Meksiko
NT1315 Seĉura-Dezerto  Argentino,  Peruo
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro  Meksiko

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Valiente-Banuet, Alfonso, Noe Flores-Hernandez, Miguel Verdu, Patricia Davila 1998 : The chaparral vegetation in Mexico under nonmediterranean climate: the convergence and Madrean-Tethyan hypotheses reconsidered, American Journal of Botany, 85, 1398-1408. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]