Bahamaj pinaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bahamaj pinaroj
Pinaroj en Suda Andros.
Pinaroj en Suda Andros.
Pinaroj en Suda Andros.
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBahamoj, Turkoj kaj Kajkoj

Areo2 100 km² (210 000 ha)

Bahamaj pinaroj (Tero)
Bahamaj pinaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

La bahamaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.

Mapo de Bahamoj
Disvastiĝo de la tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono situas en Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj kie ĝi kovras areon de 2 100 kvadrataj kilometroj[1][2]. Pinaroj troviĝas en kvar de la nordaj insuloj de Bahamoj : Andros, Abako-Insularo, Granda Bahamo, kie ili kovras duonon de la insulo [3] kaj Novprovidenco, kune kun Turkoj kaj Kajkoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La pinaroj estas dominataj de la kariba pino (Pinus caribaea var. bahamensis), dum Bletia purpurea (orkidacoj), Andropogon glomeratus (poacoj), agla pteridio, Tetrazygia bicolor (melastomatacoj) , Tabebuia bahamensis (bignoniacoj), Chiococca alba (rubiacoj), Cassytha filiformis (laŭracoj), Metopium toxiferum (anakardiacoj), Zamia integrifolia (zamiacoj) kaj Coccothrinax argentata (arakacoj) vegetas en la subarbaraĵo. Sen oftaj arbaraj incendioj, pinaroj estos anstataŭigitaj de angiosperma kopsarbaro. Junaj karibaj pinoj postulas grandajn kvantojn de sunlumo por kreskado, kaj estas rezistemaj kontraŭ fajro kiam ili estiĝas plenkreskaj [4].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La faŭno trovata en la pinaroj inkludas Cyclura spp. (igvanedoj), Epicrates spp. (serpentoj), Melanerpes superciliaris (pegedoj), Calliphlox evelynae (kolibroj), bahaman parulion (Geothlypis rostrata), kaj Erophylla sezekorni (kiropteroj). Kirtlanda parulio (Dendroica kirtlandii) migradas ekde la Banks-pinaroj en Malsupra Duoninsulo de Miĉigano al Bahamaj pinaroj ĉiujare, kie ili pasas la vintron [5].

Pinaro en Bahamoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WWF : Bahamian pine forests (NT0301), World Wide Fund for Nature
  2. Fire Management Assessment of the Caribbean Pine (Pinus caribea) Forest Ecosystems on Andros and Abaco Islands, Bahamas. TNC Global Fire Initiative. The Nature Conservancy (September 2004). Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2009-01-16.
  3. Moultrie, Erika. The Ecosystems of Grand Bahama Island. Grand Bahama Island Tourism Board. Alirita 2009-01-15.
  4. Ecosystems Of The Bahamas. The Commonwealth of The Bahamas. Alirita 2009-01-15.
  5. WWF : Bahamian pine forests (NT0301), National Geographic Society

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj  Bahamoj,  Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj  Gvatemalo,  Honduro,  Meksiko,  Nikaragvo,  Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj  Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj  Dominika Respubliko,  Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko