Centlaj marĉarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centlaj marĉarbaroj
Pantanos de Centla 2.JPG

LandoMeksiko
Koordinatoj18° 20′ 0″ N, 92° 30′ 0″ U (mapo)18.33333333-92.5Koordinatoj: 18° 20′ 0″ N, 92° 30′ 0″ U (mapo) [+]

Areo17 028 km² (1 702 800 ha)

Centlaj marĉarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Pantanos de Centla [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La centlaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudorienta Meksiko.

Bildo de la centlaj marĉarbaroj trans akvejo.
Situo de la ekoregiono - biosfera rezervejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras areon de 17 200 kvadrataj kilometroj en la subŝtatoj Tabasko kaj Kampeĉo apud la komunumo Centlo. La centlaj marĉarbaroj okupas la riverdelton de Usumacinto kaj Griĥalvo, kiuj elfluas en Meksikan Golfon kaj Terminos-Lagunon pere de multaj riverbranĉoj. La ekoregiono ampleksas tutjare inundatajn malsekejojn kaj marĉarbarojn kiuj estas subakvigataj dum la somera pluvsezono.

La usumacintaj mangrovoj troviĝas en la saleta akvo inter la centlaj marĉarbaroj kaj la malferma akvo de Terminos-Laguno kaj Meksika Golfo. La petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj troviĝas okcidente kaj sude, kaj la jukatanaj humidaj arbaroj situas oriente.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Du el la plej famaj bestospecioj de la centlaj marĉarbaroj estas la moreleta krokodilo (Crocodylus moreletii) kaj Atractosteus spatula (Lepisosteidae), fiŝo kiu jam ekzistis en la epoko de la dinosaŭroj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La centlaj marĉarbaroj iompostiome estas neniigitaj kaŭze de ilia graveco kiel fonto de nutraĵo kaj konstruligno. La lokaj fiŝkaptado, senarbarigo por agrikulturaj celoj kaj brutaropaŝtado, kaj industria poluado estas la plej gravaj minacoj al tiu vivejo.

La centlaj marĉarbaroj estas agnoskitaj kiel Biosfera Rezervejo en 1992.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Flago-de-Kubo.svg Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro, Flago-de-Kolombio.svg Kolombio, Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Flago-de-Jamajko.svg Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro, Flago-de-Kolombio.svg Kolombio, Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo, Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo, Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo, Flago-de-Meksiko.svg Meksiko, Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Flago-de-Usono.svg Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Flago-de-Argentino.svg Argentino, Flago-de-Bolivio.svg Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Flago-de-Brazilo.svg Brazilo, Flago-de-Bolivio.svg Bolivio, Flago-de-Peruo.svg Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Flago-de-Kostariko.svg Kostariko, Flag of Panama.svg Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Flago-de-Meksiko.svg Meksiko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]