Humida Ĉako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekoregionoj en Paragvajo; vidu : Chaco Humedo.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.
Naturprotektejo Mbatovi, Paragvajo.

La Humida Ĉako estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Argentino, Brazilo kaj Paragvajo.

Kaŭze de la klimataj cirkonstancoj la biodiverseco de la Humida Ĉako estas granda kaj varia.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Humida Ĉako okupas areon de 334 800 da kvadrataj kilometroj en la centro-nordoriento de Argentino kaj en la centro de Paragvajo. Ĝi estas subregiono de la Granda Ĉako sed diferencas de ties resto pro la pli alta jarpluvo, kiu naskas pli da riveroj kaj malsekejoj, kaj ankaŭ diferencajn faŭnon kaj flaŭron kompare kun tiuj de aliaj pli sekaj ĉakaj regionoj.

La precipitaĵoj estas intensaj, laŭjare oscilante inter 1 900 kaj 1 050 mm. La jara averaĝa temperaturo varias inter 20 kaj 24 °C [1].

La drenado de la zono estas bona. La riveroj Paragvajo kaj Parano estas tiuj kiuj ricevas la maĵorion de la humideco. Mozaikon de bone drenataj altaĵoj dominas la pejzaĝon en tiu ekoregiono, kun arbaroj laŭlonge de la riveroj alternantaj kun riveretoj kiuj nutras la riverojn. Tiuj terenoj konstituas naturajn herbejojn, savanojn kaj areojn kun altaj maldelikataj poacoj.

La Humida Ĉako ankaŭ ricevas alfluantoj el Andoj. La precipaj riveroj estas jenaj : Pilcomayo, Bermejo, Juramento-Salado kaj Tafí-Dulce. Kiam tiuj riveroj trairas la ĉakan ebenaĵon, siaj bordoj estiĝas nestabilaj [2].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Pilkomajo, Formosa, Argentino.
Humida Ĉako, Paragvajo.

La vegetaĵaro konsistas el arbaroj mikse kun palmaj savanoj. La arbaroj enhavas la ruĝan kebraĉon (Schinopsis balansae) kaj la kebraĉan aspidospermaon (Apidosperma quebracho-blanco). Aliaj gravaj arbospecioj en tiu komunumo estas Caesalpinia paraguariensis, Gleditsia amorphoides, Astronium balansae, Ruprechtia laxiflora, Diplokeleba floribunda, Patagonula amaricana, Pisonia zapallo, Tabebuis ipe, Prosopis kuntzei, Chorisia speciosa, ktp.

En pli malaltaĵaj areoj kiuj estas facile inundeblaj, estas torfejoj de Prosopis nigra, Acacia cavens, Celtis tala, kaj Parkinsonia aculeata; dum la iomete bazaj malaltaĵoj enhavas precipe Prosopis alba, kaj Copernicia australis, palmon de 10-12 metroj alto.

La herbejoj de tiu regiono estas sufiĉe variaj depende de la grundoj. Elionurus muticus (Panicoideae) prosperas en grundoj similaj al tiuj en la arbaroj sed ĉe iomete pli malaltaj altitudoj ol tiu de la arbaroj. Sorghastrum agrostoides (Panicoideae) troviĝas en grundoj kiuj estas mallonge inundataj, kaj Panicum prionites vegetas en la fundo de kanjonoj kaj depresioj sen permanenta akvo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La marĉaj cirkonstancoj de la ekoregiono estas favoraj por jenaj reptilioj Caiman yacare), Caiman latirostris, Tupinambis merianae (skvamuloj), Acanthochelys pallidipectoris (testuduloj), Eunectes notaeus kaj Bothrops alternatus (vipuredoj) [2].

La birdospecioj ankaŭ estas tre variaj. Ĉeestas la amerika mikterio (Mycteria americana), la malgranda flavkapa katarto (Cathartes burrovianus), la krona solaglo (Harpyhaliaetus coronatus), la ridfalko (Herpetotheres cachinnanas), la nigrakola busarelo (Busarellus nigricollis), la ĉaka ortalo (Ortalis canicollis), la perlomilvo (Gampsonyx swainsonii), la ipekaha aramido (Aramides ypecaha), la ruĝkapa kampefilo (Campephilus leucopogon), la purpura garolo (Cyanocorax cyanomelas), Alectrurus risora (tiranedoj) kaj la orflugila kaciko (Cacicus chrysopterus) [2].

El la mamuloj troviĝas la armadelo (Dasypus novemcinctus), la blankorela didelfo (Didelphis albiventris), la granda formikomanĝulo (Myrmecophaga tridactyla), la suda tamanduo (Tamandua tetradactyla), Alouatta caraya (cebedoj), la azara noktosimio (Aotus azarae), la kolhara lupo (Chrysocyon brachyurus), la kerdokiono (Cerdocyon thous), Lontra longicaudis (musteledoj), la kojpo (Myocastor coypus), la kapibaro (Hydrochaeris hydrochaeris), Ctenomys argentinus (ronĝuloj), Chrotopterus auritus (kiropteroj), Desmodus rotundus (kiropteroj), la marĉa blastocero (Blastocerus dichotomus), la griza mazamo (Mazama gouazoubira), la oceloto (Leopardus pardalis), la salmarĉa oncifeliso (Oncifelis geoffroyi), la pumo (Puma concolor), la ruĝa nazuo (Nasua nasua), la krabomanĝa prociono (Procyon cancrivorus), la brazila tapiro (Tapirus terrestris) kaj la pekario (Pecari tajacu) [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako Argentino
NT0702 Benia savano Bolivio
NT0704 Cerado Bolivio, Brazilo, Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako Argentino, Brazilo, Paragvajo
NT0709 Llanos Kolombio
NT0710 Urugvaja savano Argentino, Brazilo, Urugvajo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]