Tiranedoj
La eosta tirano (Tyrannus tyrannus) | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
|
104 genroj, vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La tiranedoj[1] (Tyrannidae) estas familio el la ordo de paseroformaj birdoj. Laŭ la nuna sistematiko[2], ĝi estas la birda familio kiu enhavas la plej grandan nombron da specioj, kun 441 specioj en 104 genroj. La tipa genro de tiu familio estas Tyrannus, esperantigita "tirano", sed komunlingve plej multaj tiranedoj estas nomataj "tiranoj"[1].
La tiranedoj troviĝas nur sur la Amerika kontinento. Ili ege varias je grando, formo kaj koloro de plumaro. Pluraj specioj aspekte kaj ekologie similas al muŝkaptuledoj, kvankam ne estas proksime parencaj al ili. Kiel ĉiuj aliaj anoj de la subordo Tyranni, tiranedoj havas pli simplajn kaj mallongajn kantojn ol aliaj kantobirdoj[3].
Antaŭe tiu ĉi familio estis eĉ pli granda ol nun; iujn speciojn oni movis de Tyrannidae al Tityridae. En 1990 oni proponis sistematikon, laŭ kiu la genroj Mionectes, Leptopogon, Pseudotriccus, Poecilotriccus, Taenotriccus, Hemitriccus, Todirostrum kaj Corythopis estas disigitaj en aparta familio Pipromorphidae[4]. Tia ĉi familio, tamen, estus parafiletika, ĉar la movindaj genroj ne estas tre parencaj unu al la alia[4].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo Tyrannidae deriviĝas de la genro Tyrannus, kiu estas latina vorto pruntita de la antikva greka τύραννος kaj signifanta "tirano". La natursciencistoj kiuj nomis tiun genron (precipe Linnaeus en la 18-a jarcento), elektis ĉi tiun terminon pro la tre agresema kaj domina konduto de ĉi tiuj birdoj, kiuj estas konataj por furioze defendi sian teritorion, ataki birdojn multe pli grandajn ol ili mem kaj kuraĝe forpeli entrudiĝintojn[5].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La plimulto de specioj el la familio aspektas sufiĉe kutime kun plumaroj de brunaj, grizaj kaj blankaj kolornuancoj, ofte donantaj certan gradon de kamuflado. Ekzistas, tamen, tre drastaj esceptoj, kiel la brile ruĝa vermiljona muŝtirano, blua-nigra-flava multkolora tiraneto, certaj specioj el genroj Todirostrum, Hemitriccus kaj Poecilotriccus ktp. Kelkaj specioj havas brile flavajn subajn partojn de plumaro, ekzemple la ornamita muŝtirano aŭ la sulfura tirano. Certaj specioj havas moviĝemajn krestojn.
Iuj specioj de la plej grandaj genroj de tiranedoj (ekz. Elaenia, Myiarchus aŭ Empidonax) aspektas sufiĉe similaj unu al la alia por esti malfacile distingeblaj laŭ aspekto en naturo; ili, tamen, bone distingeblas laŭ la voĉo.
Laŭ konduto, tiranedoj ankaŭ varias, de platbekuloj, kiuj estas etaj, timidaj kaj preferas densajn arbarajn habitatojn, ĝis veraj tiranoj — relative grandaj, kuraĝaj, scivolemaj kaj kutimaj en malfermaj areoj en kaj apud homaj setlejoj. Plejparto de tiranedoj estas insektovoraj kaj insektoj formas absolutan plejparton de iliaj dietoj, sed ili malofte specialiĝas je iu aparta speco de insektoj. Plej ofte ili estas oportunistaj ĉionvoruloj, ili kaptas kaj manĝas ĉion, kion ili povas kapti. Pli grandaj specioj, ekzemple la sulfura tirano, okaze fortigas sian dieton per malgrandaj vertebruloj (ekz. ranoj) kaj ankaŭ per fruktoj kaj aliaj plantaĵoj. Plej kutimaj Nordamerikaj tiranedoj ĉasas per "embuska" maniero, en kiu la birdo sidas senmove surbranĉe kaj, vidinte predon, plonĝas al ĝi kaj kaptas ĝin, kaj poste revenas al la sama branĉo. Tropikaj specioj malofte ĉasas tiumaniere kaj pli ofte prenas insektojn de arbobranĉoj kaj arbotrunkoj. Tropikaj tiranedoj iam partoprenas en plurspeciaj birdaroj kun aliaj malgrandaj birdoj de la samaj lokoj.
La plej malgrandaj birdoj de la familio estas du tre parencaj specioj: la kurtvosta nantirano kaj la nigraĉapa nantirano el la genro Myiornis (la unua estas averaĝe pli malgranda, sed je neglektebla kvanto), ili estas 6,5–7 cm longaj kaj 4–5 g peza. Laŭ longo, tiuj ĉi du specioj estas la plej malgrandaj paseroformaj birdoj, kvankam laŭ pezo iuj malgrandaj silviedoj povas konkuri kun ili[6]. Pro sia malgrandeco kaj mallongaj vostoj anoj de genro Myiornis similas al malgrandaj lanugozaj pilkoj aŭ grandaj insektoj.
La plej granda tiranedo estas la granda hoktirano, kiu estas 29 cm longa kaj averaĝe 99,2 g peza. Kelkaj specioj, ekzemple la rubandvosta tirano, tondilvosta tirano aŭ forkvosta tirano estas konsiderinde pli longaj, ĝis 41 cm, sed tio ĉi estas nur pro iliaj longegaj vostoj. Relative al grando de korpo, la forkvosta tirano havas la plej longan voston el ĉiuj birdoj (almenaŭ laŭ la longo de veraj vostaj plumoj, ne aldonaj plumoj kiel ĉe kelkaj birdoj el familio Phasianidae)[7].
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Preskaŭ ĉiu habitato de Amerikoj havas almenaŭ kelkajn speciojn de tiranedoj, sed la speciriĉeco grave varias inter diversaj tipoj de habitato. La plej grandan variecon de tiranedoj havas montanaj ĉiamverdaj arbaroj kaj malaltaĵaj tropikaj ĉiamverdaj arbaroj, dum ĉeriveraj arbaroj, palmaj arbaroj, sabloarbaroj, tropikaj foliarbaroj kaj iliaj marĝenoj, sudaj moderklimataj arbaroj kaj iliaj marĝenoj, humidaj montanaj arbustaroj, kaj nordaj moderklimataj herbejoj havas la plej malaltajn kvantojn de distingaj specioj. Diferenco inter la plej granda kaj la plej malgranda speciriĉeco estas drasta: en tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj renkonteblas pli ol 90 specioj de tiranedoj, dum la ĉi-supre listitaj habitatoj havas na nur po malpli ol 10. Eble en tiuj ĉi habitatoj estas malpli da ekologiaj niĉoj taŭgaj por tiranedoj.
Multaj tiranedoj specialiĝas por vivo en tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj kaj montanaj ĉiamverdaj arbaroj. En tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj estas 49 endemiaj specioj de tiranedoj, kaj en montanaj ĉiamverdaj arbaroj 46 endemiaj specioj. Oni povas supozi en ambaŭ habitatoj nivelo de specialiĝo de tiranedoj estas simila.
Laŭ regiono, la plej grandan speciriĉecon de tiranedoj havas Atlantikaj arbaroj, kaj El Chocó estas en la proksima dua loko.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Multaj specioj de tiranedoj ne estas minacataj kaj IUCN listas ilin malplej zorgigaj. Iuj, tamen, estas en danĝero kaj havas diversan leĝan protekton. Ekzemple, la senbarba tiraneto (Camptostoma imberbe) estas protektita laŭ Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918[8]. Tiu ĉi specio estas malofta en Usono, sed relative kutimas pli sude.
Kelkaj specioj el Suda kaj Centra Ameriko estas en pli granda danĝero. Laŭ listo de 2007, BirdLife International (kaj do IUCN) deklaris la minasĝerajsan tiraneton kaj la sanktakatarinan todotiranon draste endanĝeritaj. Ambaŭ tiuj ĉi specioj estas endemiaj en Brazilo. Krome, 7 specioj estas deklaritaj endanĝeritaj kaj 18 vundeblaj[9].
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La familion unue priskribis Karolo Lineo. La nomon li prenis el verkoj far Mark Catesby de la 1730-aj jaroj, kie li priskribis la eostan tiranon kaj nomis ĝin "tirano". Ĉar Lineo admiris verkojn de Catesby, li adaptis la nomon Tyrannidae por la tuta familio, kaj ĝis nun multaj ĝiaj genroj kaj specioj havas en siaj kutimaj nomoj vorton "tirano"[10].
Laŭ AviList[2], la familio enhavas 441 speciojn en 104 genroj. Antaŭe al tiranedoj ankaŭ apartenis la genroj Tityra, Pachyramphus, Laniocera kaj Xenopsaris, sed en 2007 SACC movis ilin al ilia propra familio Tityridae[11].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- 1 2 AviList v2025, konsultita la 21-an de mar. 2026.
- ↑ del Hoyo, J. Elliott, A. & Christie, D. (editors). (2004) Handbook of the Birds of the World. Volume 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Lynx Edicions. (ISBN 84-87334-69-5)
- 1 2 (2008) “Phylogenetic relationships of tyrant-flycatchers (Aves: Tyrannidae), with an emphasis on the elaeniine assemblage”, Molecular Phylogenetics and Evolution 46 (1), p. 88–101. doi:10.1016/j.ympev.2007.09.011. Alirita 2012-08-05..
- ↑ Birds of the World, Eastern Kingbird.
- ↑ CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (2008), (ISBN 978-1-4200-6444-5).
- ↑ Bird, David Mitchell. (2004) The Bird Almanac: A Guide to Essential Facts and Figures of the World's Birds. Buffalo, NY, USA: Firefly Books. ISBN 978-1-55297-925-9.
- ↑ "List of Migratory Bird Species Protected by the Migratory Bird Treaty Act as of December 2, 2013" Arkivigite je 2019-06-07 per la retarkivo Wayback Machine U.S. Fish and Wildlife Service
- ↑ BirdLife International (2007). Species factsheets. Accessed 12 December 2007 available online Arkivigite je 2024-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Naturally curious: Tyrant flycatchers have enjoyed their name since 1700s. Arizona Daily Star. Alirita 11 July 2024 .
- ↑ Adopt the Family Tityridae Arkivigite je 2008-05-08 per la retarkivo Wayback Machine – South American Classification Committee (2007)
| ||||||||||||||||||





































