Suda tamanduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
T tetradactyla 1.jpg
T tetradactyla
Arealo

La Suda tamanduo, Malgranda tamanduoKvarfingra tamanduo (Tamandua tetradactyla) estas specio de formikomanĝuloj el Sudameriko.

Ĝi estas soleca animalo, troviĝanta en multaj vivejoj el maturaj al tre tuŝitaj sekundaraj arbaroj kaj aridaj savanoj. Ĝi manĝas formikojn, termitojn kaj abelojn. Ĝi havas tre fortajn ungojn kiujn ili uzas por rompi insektonestojn au por defendiĝi. Ĝi estas 60 cm longa kaj havas longan kaj fortan voston 45 cm longa,[1] kiu utilas por pendiĝi el branĉoj, kiel faras simioj. La haroj estas mallongaj kaj la oreloj grandaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Tamandua tetradactyla nigra Geoffroy, 1803
  • Tamandua tetradactyla quichua Thomas, 1927
  • Tamandua tetradactyla straminea Cope, 1889

Geografiaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Tamandua tetradactyla troviĝas en Sudameriko el Venezuelo kaj Trinidado al norda Argentino, suda Brazilo, kaj Urugvajo je altoj de 2000 m.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 60. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]