Kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kolibro
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Vigors, 1825
Subfamilioj

Phaethornithinae
Trochilinae

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
Rubythroathummer65.jpg

Kolibroj estas tre malgrandaj birdoj de la familio Trokiledoj kiuj povas ŝvebi en la aero per rapida movado de la flugiloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ili povas svingi la flugilojn po 15-80 fojojn por sekundo (variante laŭ la grandeco de la birdo) kaj estas la solaj birdoj kiuj povas intence flugi malantaŭen. La rapida svingado de la flugiloj kreas zum-sonon. Ili povas atingi rapidon de 50 m por sekundo.[1] Tiu flugmaniero respondas al tre partikulara fiziologio de kolibroj: ties normala temperaturo estas de 43 °C kaj ties koro batas 615 fojojn por sekundo.[2]

Kolibroj allogiĝas al floroj, speciale al ruĝaj floroj. Ili manĝas la nektaron de tiuj floroj per longaj, maldikaj bekoj, kaj ili estas gravaj polenantoj. Kiam ili faras tion, ne staras sur petaloj kiel faras abelojn aŭ papiliojn, sed restas enaere kaj nur metas en la floron sian bekon.[2] La plejmulto da specioj da kolibroj ankaŭ manĝas insektojn.

Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdetoj ofte posedas brilajn, lumajn plumojn. La viroj estas brilkoloraj kaj la inoj malpli brilaj.

La ovoj de kolibroj estas la plej malgrandaj birdovoj en la mondo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 3,000 kolibraj ovoj egalas al unu de struto.[2]

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Konservado kaj populacioj[redakti | redakti fonton]

La graveco de kolibroj kiel polenigantoj estas kroma tialo por klopodi ilian konservadon. La ĝeneralaj minacoj (poluado, habitatoperdo ktp) endanĝerigis kelkajn speciojn. Pro tio el diversaj institucioj oni iniciatis kampanjojn por helpi la kolibrokonservadon, por ekzemplo en ĝardeneto de Iztapalapa, sude de Meksikurbo, nome en la "Instituto de Enseñanza Media Superior" de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) ekde 2016. La iniciato estis imitita kaj nun estas aliaj kolibrejoj en la areo. Tio grave necesas ĉar nue en Meksiko estas troveblaj 58 kolibrospecioj kiuj helpas al polenigado de pli ol 1300 plantospecioj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 48. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 49.
  3. Teresa de Miguel, Objetivo, recuperar el colibrí y su polinización, El País, Madrido, Meksiko, 8a de januaro 2020 - 00:15 CET. Alirita la 8a de januaro 2020.