Kolibro de Anna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolibro de Anna
Iĉo de kolibro de Anna
Iĉo de kolibro de Anna
Ino de kolibro de Anna
Ino de kolibro de Anna
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Apodiformes
Familio: Trochilidae
Genro: Calypte
Calypte anna
(Lesson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de kolibro de Anna. Blue: somera arealo, verde: tutjara arealo.
Arealo de kolibro de Anna. Blue: somera arealo, verde: tutjara arealo.
Arealo de kolibro de Anna. Blue: somera arealo, verde: tutjara arealo.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolibro de Anna (Calypte anna) estas specio de kolibro, disvastigita en Norda Ameriko. La specion priskribis en jaro 1829 franca naturalisto René-Primevère Lesson kaj nomis ĝin omaĝe al princino Anne d'Essling, edzino de amatora ornitologo duko François Victor Massena kaj grava patronino de ornitologio de tiuj tempoj.

Tiuj ĉi birdoj nutriĝas plejparte je flora nektaro, okaze subtenante sian dieton per malgrandaj insektoj kaj aliaj artropodoj. Kiel ĉiuj kolibroj ili uzas sian longan langon por atingi nektaron de profunde en floro. La specio disvastigitas tra uestaj partoj de Nordameriko. En la komenco de la 20-a jarcento ĝi reproduktiĝis nur en nordaj partoj de Baja California kaj en Suda Kalifornio, sed pro disvastigo de homaj ornamentaj plantoj ĝi povis trovi ekologian niĉon en multaj aliaj partoj de Norda Ameriko kaj nun renkonteblas en ĝiaj uestaj partoj ĝis sud-uesta Kanado.

Masklo montranta siajn irizecajn kapoplumojn.

La kolibroj de Anna estas 9.9 ĝis 10.9 cm longaj kun enverguro de 12 cm kaj pezo de 2.8 ĝis 5.7 g. Ili havas irizecan bronz-verdan dorson, palgrizajn bruston kaj ventron, kaj verdaj flankojn. Iliaj bekoj estas longaj, rektaj kaj sveltaj. Plenkreska masklo havas irizecan pupur-ruĝajn (karmezinajn), nuance el maĝenta, ĝis ruĝec-rozkolorajn kronon kaj gorĝareon, kiuj povas aspekti grizbruna sen rekta sunlumo, kaj malhelan, iom forkoforman voston. Ankaŭ inoj havas irizecajn ruĝajn gorĝareojn, kvankam ili estas kutime pli malgrandaj kaj malpli brilaj ol maskloj.[2]

La masklo de kolibro de Anna estas la nura nordamerika kolibrospecio kun rugva krono. Inoj kaj junaj maskloj havas nebrilan verdan kronon, grizan gorĝon kun aŭ sen iom da ruĝa irizeco, grizajn bruston kaj ventron, kaj malhelan, rondoforman voston kun blankaj pintoj en eksteraj plumoj. La masklo havas rimarkindajn ruĝec-rozkolorajn kronojn kaj gorĝareojn, kiuj estas tre irizecaj kaj dependaj el la lumangulo kaj observeblo fare de inoj aŭ masklaj rivaloj. Tiu irizeco rezultas el melanosomo en la plumoj, nome kiel tavoloj apartigitaj per keratino.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anna's hummingbird. International Union for Conservation of Nature’s Red List of Threatened Species (2021). Alirita 3 May 2023.
  2. "Anna's Hummingbird". Cornell University Laboratory of Ornithology, Ithaca, NY. 2023. Alirita la 3an de Majo 2023.
  3. Giraldo, Marco A.; Parra, Juan L.; Stavenga, Doekele G. (8a de Oktobro 2018). "Iridescent colouration of male Anna's hummingbird (Calypte anna) caused by multilayered barbules". Journal of Comparative Physiology A: Neuroethology, Sensory, Neural & Behavioral Physiology. 204 (12): 965–975. doi:10.1007/s00359-018-1295-8. ISSN 0340-7594. PMC 6244987. PMID 30298342.