Maĝenta (koloro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Magenta (Italio).
Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (255, 0, 255)
HTML: #FF00FF
CMYK: (0, 100, 0, 0)
HSV: (300°, 100%, 100%)
vdr


La koloro maĝenta (aŭ magentafuksina) difinas koloron, kiun oni ekhavas miksante egale la du lumkolorojn ruĝan kaj bluan (komparu kun viola). Pri ĝi, oni ne povas difini intervalon de ondolongoj; ĝi aperas nek en la ĉielarko, nek per la malkomponiĝo de lumo per prismo. Laŭ la RVB-kolormodelo, ĝi rilatas al la komplemeta koloro de la baza verdo.

La nomo devenas de la itala loko Magenta por memorigi la batalon, kiu okazis proksime de ĝi, en 1859, mallonge post la invento de la kolorigilo fuksino, kiu havigas maĝentan koloron.

En diversaj kolormodeloj oni prezentas la maĝentan koloron jene:

  • RVB: R = 1,0; V = 0,0; B = 1,0.
  • CMFN: C = 0,0; M = 1,0; F = 0,0; N = 0,0.

Maĝento estas unu el la bazaj koloroj en la CMFN-kolormodelo.

En la VGA-normo, HTML 3.2 ĝis 4.01 kaj CSS 2 ĝis 3 ĝi estas difinata per la esprimo fuchsia[1][2][3]. Sed en CSS 3 ĝi ankaŭ estas difinebla per la esprimo maĝenta[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]