RVB (kolormodelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el RGB)
Adicia kolormiksado.
Projekciado de bazaj koloroj al ekrano montras kombinitajn kolorojn ĉe la intersekco. Kombino de ĉiuj tri, do ruĝa (R) + verda (V) + blua (B) en taŭgaj intensoj, liveras blankon.
RVB-bildo kune kun siaj apartaj R, V kaj B komponantoj.
Notu ke la blanka neĝo konsistas el fortaj ruĝo, verdo kaj bluo; la bruna fojnejo konsistas el forta ruĝa kaj verdo kun nur malmulte da bluo; la malhelverda herbejo enhavas fortan verdon kun iomete da ruĝo kaj bluo, la helblua ĉielo havas fortan bluon, iomajn ruĝon kaj verdon.

RVB (ofte ankaŭ RGB - laŭ la angla: Red-Green-Blue) estas la nomo de kolormodelo uzata por adicia reprezento de koloroj, t. e. por koloraĵoj, kiuj mem elsendas lumon. Ĝi deriviĝas de siaj bazaj koloroj ruĝa (R), verda (V) kaj blua (B) kaj estas uzata por - ekzemple - televidiloj, komputilaj ekranoj kaj ankaŭ en la konvencia kolorfotografio.

La teorio pri la RVB-kolormodelo jam antaŭ la elektronika epoko estis evoluigita pro la homa trikromata percepto de koloroj.

Tipaj RVB-bildregistriloj estas

Tipaj RVB-bildprezentiloj estas

Kontraŭe printiloj kaj presiloj funkcias ne laŭ adicia sed laŭ subtraha kolormodelo, ili do ne estas RVB-iloj sed CMFN-iloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]