Purpura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mozaiko de purpuraj nuancoj.

Purpura estas koloro intermeza inter blua kaj ruĝa.[1][2] Ĝi estas simila al la viola koloro, sed male al la viola, kiu estas spektra koloro kun sia propra ondolongo en la videbla spektro de lumo, purpura estas duaranga koloro fare per la kombino de ruĝa kaj blua.[3] La komplementa koloro de purpura en la tradicia kolormodelo estas flava.[4]

Historia uzado[redakti | redakti fonton]

Laŭ esploroj en Eŭropo kaj Nordameriko, purpura estas la koloro plej ofte asocia kun rareco, reĝeco, magio, mistero kaj pieco.[5] Kombinita kun la rozkoloro, ĝi estas asocia kun erotismo, ineco kaj seksallogo.[6]

Purpura estis la koloro vestita de la romiaj magistratoj; ĝi iĝis la imperia koloro vestita de la regantoj de la Bizanca Imperio kaj de la Sankta Romia Imperio, kaj poste de la romkatolikaj episkopoj. Simile en Japanio, la purpura koloro estas tradicie asocia kun la Imperiestro kaj la aristokrataro.[7] Purpura estas la plej preferata koloro inter virinoj kaj junulinoj, kaj estas simbola de la feminisma movado kaj de la virina enpovigo.

Laŭ Francisko Azorín purpuro estas Ruĝblua koloro, kiel tiu eltirita el speciala konko, laŭ tradicio, rezervita por reĝaj vestaĵoj. Heraldike oni reprezentas ĝin per linioj paralelaj, klinitaj maldekstren.[8] Li indikas etimologion el la greka porphira (ruĝaĵo) kaj de tie la latina purpura.[9]

Purpuraĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford English Dictionary On-Line. "Definition of purple"
  2. Mish, Frederic C., Editor in Chief Webster's Ninth New Collegiate Dictionary Springfield, Massachusetts, U.S.A.:1984--Merriam-Webster Paĝo 957
  3. Webster's New World Dictionary of American English (Third College Edition) difinas ĝin tiel: "A dark color that is a blend of red and blue."
  4. Boddy-Evans, Marion (5a de decembro, 2018). "What Are Complementary Colors?". ThoughtCo. Alirita la 18an de aprilo, 2019.
  5. Eva Heller, Psychologie de la couleur: effets et symboliques
  6. Heller, Eva: Psychologie de la couleur – effets et symboliques, pp. 179-184
  7. (January 2000) The Colors of Japan. Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2536-4.
  8. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
  9. Azorín, samloke.
  10. Eva Heller, Psychologie de la couleur: effets et symboliques.