Purpurnaskita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanteno la 7-a la Purpurnaskita (skulptita eburo, ĉ. 945).

Purpurnaskita, laŭ la greka porfirogenetos (antikve-greke Πορφυρογέννητος), estis kromnomo atribuita al bizancaj princoj kaj princinoj kiuj naskiĝis, kiam ilia patro estis la reganta imperiestro.

La statuso celis plifortigi la legitimecon de la rekta idaro de la imperiestro, ĉar ekzistis neniu regulo pri la heredo de la bizancaj imperiestroj.

La esprimo devenis de la greka vorto porfira, ĉambro de la Granda Palaco de Konstantinopolo kie akuŝis la edzinoj de la imperia familio. Ĝi estis dekoraciita de blokoj de egipta purpura porfiro el la monto Porphyrites, hodiaŭa Ĝabal Abu Dukani.