Saltu al enhavo

Plantokomunumo (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montara arbustetara fitocenozo je High Shelf Camp apud Anne-Monto ( Tasmanio ).

Plantokomunumofitocenozo estas tutaĵo de plantaj specioj ene de difinita geografia areo, kiu konstituas uniforman terenon, kaj kiu diferencas de najbaraj terenoj kun diferencaj vegetaĵaraj tipoj. La komponantoj de ĉiu plantokomunumo estas influitaj de grunda tipo, topografio, klimato kaj homaj perturboj. En multaj okazoj estas pluraj grundotipoj ene de difinita fitocenozo [1].

Arbara komunumo ampleksas kaj kanopean tavolon, kaj subarbaraĵon, plie subdividita en arbedan tavolon, herban tavolon, kaj kelkfoje ankaŭ muskotavolon. En iuj kazoj de kompleksaj arbaroj ankaŭ ekzistas bone-difinita pli malalta arbotavolo.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo estas herbejo en nordkaŭkaziaj stepoj, kie komunaj poacospecioj trovitaj estas Festuca sulcata kaj Poa bulbosa. Komuna ciperaco en tiu herbeja fitocenozo estas Carex shreberi. Aliaj karakterizaj plantoj kiuj troviĝas en tiuj stepaj herbejoj estas Artemisia austriaca kaj Polygonum aviculare[2].

Ekzemplo de mult-tavola plantokomunumo troviĝas en Central Westland de Suda Insulo, Novzelando. Tiuj arbaroj estas la plej vastaj kontinuaj de podokarpaj/foliaj arbaroj en tiu lando. La kanopeo inkluzivas Dacrydium cupressinum (podokarpacoj) kaj Podocarpus totara. La meza-etaĝo ampleksas arbajn filikojn kiaj Cyathea smithii kaj Dicksonia squarrosa, dum la plej malalta tavolo kaj epifitaj asociitoj inkludas Asplenium polyodon, Tmesipteris tannensis, Astelia solandri kaj Blechnum discolor [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jean-Michel Gobat, Michel Aragno, Willy Matthey and V. A. K. Sarma. 2004
  2. J.M. Suttie, Stephen G. Reynolds and Caterina Batello. 2005
  3. C. Michael Hogan. 2009

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]