Tasmanio

| Tasmanio | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| Kromnomo: La Poma Insulo | |||
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj | |||
| Ĉefurbo | Hobarto | ||
| Registaro | Konstitucia monarkio | ||
| Guberniestro | Barbara Baker
(ekde 16-a de junio 2021) | ||
| Ĉefministro | Peter Gutwein
(ekde 20-a de januaro 2020) | ||
| Areo – Tuta – Tero – Akvo |
68 401 km² (7a) 67 031 km² 1 370 km² (2 %) | ||
| Loĝantaro (2016) | |||
| – Loĝantaro – Denseco |
519 500 (6a) 7,74/km² (4a) | ||
| Malneta Ŝtata Produkto (2014-15) – Produkto ($m) – Produkto per loĝanto |
$28 207 (7a) $44 011/persono (8a) | ||
| Horzono | UTC+10 (somere +11) | ||
| Federa reprezentado - Ĉambraj seĝoj - Senataj seĝoj |
5/150 12/76 | ||
| Alteco – Plej alta |
Monto Ossa (en) (1 617 m) | ||
| Mallongigoj – Poŝta – ISO 3166-2 |
TAS AU-TAS | ||
| Retejo |
www.tas.gov.au | ||
Tasmanio[1] (angle Tasmania) estas insulo kaj federacia subŝtato aŭ ŝtato de Aŭstralio. Ĝi havas areon de 64,519 km² kaj pro tio ĝi estas la 26-a plej granda insulo en la mondo.
La ĉefurbo de Tasmanio estas Hobarto. Tasmanio havas multe pli da pluvaj tagoj jare ol iu ajn alia parto de kontinenta Aŭstralio.
Post la alveno de la britaj koloniistoj, multaj lokaj loĝantoj mortis perforte. Poste, la cetero mortis pro malsanoj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La insulon malkovris Abel Tasman en 1642, kiu nomis ĝin Lando de Van Diemen (omaĝe al la ĝenerala guberniestro de la Nederlandaj kolonioj en la Orientaj Hindioj, Anthony van Diemen, kiu organizis ekspedicion por serĉi novajn landojn). Meze de la 19-a jarcento (la 1-a de januaro 1856), la insulo ricevis la nomon Tasmanio, omaĝe al tiu nederlanda navigisto[2].
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La ŝtato Tasmanio estas dividita en 29 lokajn registarajn areojn : 6 urbojn kaj 23 municipojn. Ĉi tiuj konsilioj plenumas diversajn funkciojn, kiel ekzemple urboplanado, vojinfrastrukturo, rubkolektado, ktp.
Loĝantaro kaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ oficialaj statistikoj, Tasmanio kalkulis 523 000 homojn en 2020. Tio respondas al loĝdenseco de 7,65 loĝantoj po km².
Oni taksas, ke inter 3 000 kaj 5 000 indiĝenaj homoj vivis en Tasmanio kiam la britoj alvenis en 1803. Ili estis tute ekstermitaj de la britoj antaŭ 1865, kaj la tasmaniaj lingvoj formortis kun ili. Tamen, plurmil posteuloj de miksita eŭropa kaj indiĝena deveno ankoraŭ vivas sur la insulo.
La oficiala lingvo estas la angla, parolata de 91.7% de la loĝantaro. Ekzistas tre malmultaj informoj pri la originalaj tasmaniaj lingvoj de la insulo. Palawa kani (aŭ esperantigite: Palavakanio) estas planlingvo kreita, kiel ĝenerala revivigo de la tasmaniaj lingvoj, la formortintaj lingvoj iam parolitaj de la indiĝenaj tasmanianoj.
En Tasmanio, la Universitato de Tasma (UTAS) en Hobart respondecas pri supera edukado.
Transportado
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj aviadkompanioj de Tasmanio estas Qantas, kun sia filio Jetstar Airways, kaj Virgin Blue, kiuj funkciigas rektajn flugojn al Melburno, Sidnejo, Brisbano kaj Adelajdo.
Regula fervoja transportado estis ĉesigita en 1977, ekde tiam aŭtovojoj estas la ĉefa maniero por atingi lokojn. Trajnoj plu estas uzataj por kargotransportado kaj por amuzo de turistoj.
Tasmanio estas ligita kun Aŭstralio per pramoj kiuj trapasas la Markolon Bass: nome la pramŝipoj Spirit of Tasmania I kaj Spirit of Tasmania II itineras ĉiunokte inter Tasmanio (al urbo Devonport en la nordo de la insulo) kaj la kontinenta urbo Melburno. Ankaŭ, la Spirit of Tasmania III itineras inter Tasmanio kaj la kontinenta urbo Sidnejo. Meze de Junio 2006 la estraro faris enketon pri la kosto de la estrara mona subteno de la pramo inter Devonport kaj Sidnejo kaj oni decidis, ke ekonomike ne taŭgas. La estraro decidis vendi la pramon, kiu veturadas inter Devonport kaj Sydney. Efektive, ŝipoj fariĝas malpli favoraj ol flugo, ĉar flugo estas pli malmultkosta.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tasmanio en PIV ĉe Vortaro.net.
- ↑ (en) 'Select chronology of renaming' Parliament of Tasmania, Alirita la 2-an de februaro 2011. Arkivita de la originalo, la 22-an de aprilo 2011.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralia kontinento
- Guberniestro de Tasmanio
- Insulo Bruny
- Insulo Maria
- Kanalo Dentrekastoa
- Kinginsulo
- Insularo Furneaux
- Markolo Bass
- Nacia Parko Insulo Maria
- Pluvombro
- Tasmana Duoninsulo
- Tasmana Insularo
- Tasmana Insulo
- Tasmana Nacia Parko
- Tasmana Regiono de Nov-Zelando
- Van Diemen's Land
| ||||||||||
