Aŭstralia Ĉefurba Teritorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia Ĉefurba Teritorio
Flago de Aŭstralia Ĉefurba Teritorio Blazono de Aŭstralia Ĉefurba Teritorio
(Flago) (Blazono)
Devizo: For the Queen, the Law and the People
(por la reĝino, la leĝo kaj la popolo)
Kromnomo: The Nation's Heart (koro de la nacio)
Mapo de Aŭstralio kun Aŭstralia Ĉefurba Teritorio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Kanbero
Registaro Konstitucia monarkio
Elizabeto la dua
Andrew Barr (ALP)
Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
2 358 km² (8a)
2 280 km²
77,6 km² (6,58 %)
Loĝantaro (fino de marto 2016)
 – Loĝantaro
 – Denseco
 
395 200 (7a)
173,3/km² (1a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2009-10)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
$25 988 (6a)
$72 411/persono (2a)
Horzono UTC+10 (somere +11)
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
2/150
2/76
Alteco
 – Plej alta
 
Bimberi Peak (en)
(1 912 m)
 – Malplej alta
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
ACT
AU-ACT
Retejo
www.act.gov.au
vdr

La Aŭstralia Ĉefurba Teritorio (angle Australian Capital Territory, ACT) estas teritorio en Aŭstralio kaj ĉirkaŭas la ĉefurbon Canberra. Ĝi estas enklavo en Novsudkimrio kaj la plej malgranda aŭtonoma (mem-reganta) unuo en Australio.

Kanbero situas nord-okcidente en la teritorio, kiu longas (nord-sude) proksimume 90 km kaj larĝas inter 30 kaj 50 km. Triflanke la teritorio havas naturajn limojn, la eksteraj akvodislimojn de riveraj valoj : Naas Creek sude, rivero Cotter okcidente, rivero Molonglo nord-oriente. La orienta limo estas la fervoja linio inter Goulburn kaj Cooma; la nord-okcidenta estas rekta linio.

Jervis[redakti | redakti fonton]

La Teritorio de Golfeto Jervis aŭ en angla Jervis Bay Territory (mallongigita kiel JBT) estas teritorio de la Komunumo de Aŭstralio. Ĝi estis ĉirkaŭita de la ŝtato Novsudkimrio fare de la Komunuma Registaro en 1915[1][2] por ke la federacia ĉefurbo Kanbero havu aliron al la maro.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jervis Bay Territory Acceptance Act 1915 (Cth) [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2016.
  2. Seat of Government Surrender Act (NSW) Act 9 of 1915. This document, assented to by the Governor-General in 1915, provided for the transfer of 28 square miles of land at Jervis Bay to the Commonwealth, in addition to the areas surrendered under the Seat of Government Acceptance Act 1909 and the Seat of Government Surrender Act 1909.. Museum of Australian Democracy. Alirita 17a de Januaro 2013.
  3. Jervis Bay area Most Suitable for Commonwealth Purposes. A portion of land at Jervis Bay was included in the Federal Capital Territory to provide a seaport for Australia’s only inland capital.. Museum of Australian Democracy. Alirita 17a de Januaro 2013.