Parlamento de Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parlamento de Aŭstralio
parlamentoduĉambra parlamento
Komenco 1-a de januaro 1901 vd
Geografia situo 35° 18′ 29″ S, 149° 7′ 28″ O (mapo)-35.308056149.124444Koordinatoj: 35° 18′ 29″ S, 149° 7′ 28″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstralio vd
Sidejo Parlamentejo de Aŭstralio
Parlamento de Aŭstralio (Ĉefurba Teritorio)
Parlamento de Aŭstralio (Ĉefurba Teritorio)
DEC
Parlamento de Aŭstralio
Parlamento de Aŭstralio
Lokigo de Ĉefurba Teritorio en Aŭstralio
Map
Parlamento de Aŭstralio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Parlamento de Aŭstralio - (angle Parliament of AustraliaCommonwealth Parliament) - estas la legislativo de la registaro de Aŭstralio. La parlamento estas duĉambra, principe kreita laŭ la brita parlamenta modelo, sed kun iom da influo de la usona sistemo. Laŭ sekcio 1 de la konstitucio de Aŭstralio, la parlamento konsistas el tri eroj: la Reĝo respektive Reĝino de Aŭstralio (kiu laŭdifine estas la sama kiel la Reĝo respektive Reĝino de Britio, do momente reĝino Elizabeto la 2-a), la Aŭstralia Senato kaj la Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj. La reĝino estas kutime reprezentata fare de la Ĝenerala Guberniisto de Aŭstralio.

La unua parlamenta ĉambro, la Aŭstralia Senato, konsistas el 76 membroj. El ili po 12 reprezentas ĉiun ŝtaton, kaj po du ĉiun kontinentan teritorion.

La dua parlamenta ĉambro, la Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj, nuntempe konsistas el 150 membroj, kiuj reprezentas distriktoj de la lando. La nombro de membroj ne estas fiksigita, sed povas varii laŭ limŝanĝoj de la distriktoj pro balotaj restrukturigoj. La lasta signifa ŝanĝo de la nombro de parlamentanoj okazis dum la jaro 1984, kiam la nombro de parlamentanoj subite kreskis de 125 al 148. Dum la jaro 1993, ĝi reduktiĝis al 147, dum 1996 realtiĝis ĝis 148 kaj dum la jaro 2001 altiĝis ĝis la nombro 150.

La du parlamentaj ĉambroj kunvenas en diversaj salonoj de la parlamentejo en la urbo Kanbero. La nuna parlamento estas la 42-a federacia parlamento ekde la sendependiĝo de Aŭstralio disde Britio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]