Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
| Biomoj | |
|---|---|
| Tersupraĵaj biomoj | |
| Tundro | |
| Tajgo | |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| Ĉeriveraj areoj | |
| Malsekejo | |
| Akvaj biomoj | |
| Lageto | |
| Marbordo | |
| Mangrovo | |
| Algarbaroj | |
| Koralrifoj | |
| Neritika zono | |
| Kontinenta plataĵo | |
| Pelaga zono | |
| Benta zono | |
| Varmaj fontoj | |
| Malvarmaj submarfontoj | |
| Aliaj biomoj | |
| Enroka biomo | |
La mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), estas tersupraĵa biomo kies superreganta vegetaĵaro konsistas el poacoj kaj/aŭ arbedoj. Ili troviĝas kie la klimato estas modera kaj duonarida ĝis kvazaŭhumida.

- Temperaturo : varma ĝis varmega sezono (ofte kun malvarma aŭ frosta sezono vintre);
- Grundo: fekunda kaj nutraĵ-riĉa;
- Plantoj: poacoj, arboj aŭ arbedoj en savano kaj arbedaro;
- Bestoj: grandaj, paŝtiĝantaj mamuloj; birdoj;
Stepoj/malalt-gresaj prerioj estas malalt-gresaj herbejoj kiuj troviĝas en duonaridaj klimatoj. Alt-gresaj prerioj estas alt-gresaj herbejoj en areoj kun pli alta precipitaĵo. Erikejoj kaj paŝtejoj estas, respektive, arbustetaroj kaj herbejoj kie arbara kreskado estas malhelpata hom-agade, ne klimate.
Altaj herbejoj, inkluzive de la alt-gresa prerio de Nordameriko kaj de la humida pampo de Argentino, havas moderan precipitaĵon kaj riĉajn grundojn kiuj igas ilin ideale taŭge por malintensiva agrikulturo, kaj alt-gresaj ekoregionoj inkluzivas iujn el la plej produktivaj greno-kultivaj regionoj en la mondo.
Savanoj estas areoj kie troviĝas kaj gresoj kaj arboj, sed la arboj ne formas kanopeon kiel en arbaro.
Ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]| Afrotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| AT0801 Al-Haĵaraj montaraj duonarbaroj | |
| Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | |
| AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | |
| Nearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| NA0810 Nordaj miksaj herbejoj | |
| Neotropisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| NT0802 Monte-Arbedaro | |
| NT0803 Malseka Pampo | |
| NT0804 Patagonaj herbejoj | |
| NT0805 Patagona Stepo | |
| NT0806 Seka Pampo | |
| Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo | |
| PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | |
| PA0803 Centr-anatolia stepo | |
| PA0804 Daura arbarstepo | |
| PA0805 Orient-anatolia montara stepo | |
| PA0806 Emin-vala stepo | |
| PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | |
| PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj | |
| PA0809 Kazaĥa arbarstepo | |
| PA0810 Kazaĥa stepo | |
| PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | |
| PA0812 Mezorienta stepo | |
| PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | |
| PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | |
| PA0815 Sajana intermontara stepo | |
| PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | |
| PA0817 Sud-siberia arbarstepo | |
| PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo | |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj : Listo de ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj : Tutmondaj 200-unuoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj (WWF) Arkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mezvarmaj herbejoj (Barrameda) Arkivigite je 2014-08-21 per la retarkivo Wayback Machine