Mojave-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mojave-Dezerto
ekoregiono
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Plej alta punktoCharleston Peak [+]
Areo124 000 km² (12 400 000 ha) [+]

Mojave-Dezerto (Tero)
Mojave-Dezerto (Tero)
Situo de Mojave-Dezerto.
Vikimedia Komunejo:  Mojave Desert [+]
vdr

La MojaveMojave-Dezerto, estas dezerto en Okcidenta Nordameriko. Al ties ĉirkaŭ 35 -.000 km 2 dezertosurfaco apartenas partoj de Kalifornio, Utah, Nevada kaj Colorado kaj formas tipan amerikan dezertan basenon. La dezerto estas limata de Tehaĉapi-montaro kaj faŭlto de San Bernardino. La limoj de la dezerto estas tre bone ekkoneblaj, ĉar ilin formas la du plej grandaj kontinentaj faŭltoj, la Sankta Andreo-fendego kaj la Gorlock.

La Mojave havas la jaran precipitaĵon de maks. 150 milimetroj/jaro. En la dezerto troviĝas la plej varmega loko de la Tero, la t. n. Morta Valo (Death Valley). Tie la temperaturo atingas en julio, aŭgusto la averaĝan varmegon super 45 .

En la Mojave-Dezerto ekzistas amaso de forlasitaj urboj, la t.n. fantomurboj. La plej konataj el tiuj estas la kalifornia urbo Calico, en kiu oni minis pli frue arĝenton. Pliaj urboj estiĝis dum la konstruado de Vojo 66, ŝoseo 91, kiuj kondukas tra la Mojave-Dezerto. Pliaj vojoj estas ŝoseo 395, interŝtata vojo 15 kaj 40. La plej gravaj urboj de la Mojave-dezerto estas Las Vegas (Nevada) kaj la kalifornaj urboj Victorville, Barstow kaj Needles.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto  Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro  Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto  Meksiko,  Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo  Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro  Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto  Usono
PA1310 Sonora-Dezerto  Meksiko,  Usono