Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno
Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Kanado | |||
Provinco | Brita Kolumbio | |||
Rivero | Frejzero | |||
Koordinatoj | 54° 0′ 0″ N, 126° 0′ 0″ U (mapo)54-126Koordinatoj: 54° 0′ 0″ N, 126° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |||
Areo | 137 100 km² (13 710 000 ha) | |||
Birdospecioj | 172 | |||
Mamulspecioj | 61 | |||
|
||||
Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | ||||
La arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Brita Kolumbio. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la akvokolekta areo de la rivero Frejzero kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas vulkanan bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj riveretoj kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.
Flaŭro[redakti | redakti fonton]
La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas transira ekde la marbordaj arbaroj okcidente ĝis la pli sekaj landinternaj arbaroj oriente. La subalt-montara zono estas karakterizita de tordopino (Pinus contorta), Engelman-piceo (Picea engelmannii) kaj rokmontara abio (Abies lasiocarpa). Montarbaroj entenas tordan pinon, ŝajntremolan poplon (Populus tremuloides), glaŭkan piceon (Picea glauca) kaj Menzies-pseŭdocugon (Pseudocugo menziesii). Herbejoj troviĝas en la valofundoj laŭlonge de la riveroj Frejzero kaj Ĉilkotin. Alt-montara tundra vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas je la plej altaj altitudoj. Fajro verŝajne estas la plej grava perturba reĝimo.
Faŭno[redakti | redakti fonton]
La ekoregiono gastigas 172 birdospeciojn kaj 61 mamulspeciojn [1].
Karakteriza bestiaro inkluzivas boacon (Rangifer tarandus), kojoton (Canis latrans), alkon (Alces alces), kanadan ŝafon (Ovis canadensis), nigravostan cervon (Odocoileus hemionus), grizan lupon (Canis lupus), amerikan nigran urson, ondatron ( Ondatra zibethica ), kanadan linkon (Lynx canadensis), kanadan gruon (Grus canadensis), bluan lagopon (Dendragapus obscurus), kanadan lagopon (D. canadensis), Bonasa umbellus kaj Tympanuchus phasianellus (fazanedoj).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-02-05.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto | Kanado |
NA0503 Arizonaj montarbaroj | Usono |
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj | Kanado, Usono |
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro | Usono |
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj | Usono |
NA0513 Floridaj sablopinaroj | Usono |
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno | Kanado |
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj | Usono |
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro | Kanado, Usono |
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj | Usono |
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj | Kanado, Usono (Alasko) |
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto | Kanado |
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada | Usono |
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj | Usono |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Ekoregiono NA0514 : Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (WWF)
- angle Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (WWF-Wildworld)
- angle Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (The Encyclopedia of Earth)
- angle Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frajzer-Baseno (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Fraser Plateau and Basin complex Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine