Ozark-altebenaĵaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ozark-altebenaĵaj arbaroj
ekoregiono
Talimenavista1.jpg

Koordinatoj35° 0′ 0″ N, 94° 0′ 0″ U (mapo)35-94Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 94° 0′ 0″ U (mapo) [+]
Areo62 000 km² (6 200 000 ha) [+]

Ozark-altebenaĵaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ŭaŝita-Montaro en Oklahomo.

La ozark-altebenaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de norda Arkansaso kaj orienta Oklahomo. La ekoregiono kovras areon de 62 000 kvadratajn kilometrojn. Boston-Montaro kaj Ŭaŝita-Montaro estas la ĉefaj montaroj de la regiono.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La Ozark-altebenaĵaj arbaroj ĉefe situas en Ŭaŝita-Montaro kaj Boston-Montaro, kies arbaroj estas el la plej bone disvolvigitaj kverko-karjoarbaroj en Usono. La primaraj specioj tie ĉi estas ruĝa kverko, blanka kverko (Quercus alba), kaj karjo (Carya spp, precipe Carya texana). Mallongfolia pino (Pinus echinata) kaj virginia junipero (Juniperus virginiana) grave ĉeestas en perturbitaj ejoj, neprofundaj grundoj kaj okcidenten fruntantaj deklivoj.

Tiu ekoregiono enhavas signifan praarbaron. Vastaj areoj de kriplaj kverkoj en sekaj kreskejoj super altitudo de 760 metroj en la okcident-arkansasa Nacia Arbaro Ŭaŝita neniam estis ekspluatataj. Estas vasta areo de pino/miksarbaro, pino/foliarbaro, kaj foliarbaro kiuj aĝas almenaŭ 70 da jaroj, kun relative malmulte da arbaroj kiuj aĝas pli ol 100 da jaroj. En Boston-Montaro, la dissemitaj praarbaroj okupus totalon de 181 km2.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono nombras 191 da birdo- kaj 61 da mamulospecioj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo Flago-de-Kanado.svg Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]