Saltu al enhavo

Dezerto de Sonora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sonora-Dezerto)
Dezerto de Sonora
ekoregion
dezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojMeksiko, Usono

Koordinatoj32° 15′ 36″ N, 112° 55′ 34″ U (mapo)32.26-112.92611111111Koordinatoj: 32° 15′ 36″ N, 112° 55′ 34″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo310 800 km² (31 080 000 ha) [+]
Areo310 800 km² (31 080 000 ha) [+]

Dezerto de Sonora (Tero)
Dezerto de Sonora (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Dezerto de Sonora
Vikimedia Komunejo:  Sonoran Desert [+]
v • d • r
Baboquovari-pinto en la dezerto

La dezerto de Sonora estas montara dezerta, seka areo en la okcidenta parto de la usona federacia ŝtato Arizono, la sudorienta parto de Kalifornio, kaj la okcidenta parto de la meksikaj federaciaj ŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Sonoro.

Al tiu varmega, seka areo apartenas ankaŭ la dezerto de Kolorado kaj dezerto de Yuma (d:Q1969338). Oni povis elformi kultiveblajn agrojn per akvumado, ekz. en la valoj de Coachella kaj Imperial.

Dum la vintraj monatoj multaj turistoj vizitas la mildklimatajn ripozejojn de la dezerto de Sonora, interalie Palm Springs en Kalifornio, Tusono kaj Fenikso en Arizono.

En la dezerto troviĝas kelkaj indianaj rezervejoj (ekz. de la papagoj kaj pimoj).

Biogeografio

[redakti | redakti fonton]

Fitogeografie, la dezerto de Sonora estas aparta flaŭra provinco el la Madrea regiono (d:Q6728592) de la Holarktisa regno (vidu : Flaŭra regno).

Biogeografie, la dezerto de Sonora estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono dezertoj de Sonora kaj Malsupra Kalifornio. Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto Meksiko,  Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto Usono
PA1310 Sonora-Dezerto Meksiko,  Usono