Centra-meksika kserofitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda disvastiĝo de la dezertoj kaj kserofitaroj.

La centra-meksika kserofitaro estas tersupraĵa ekoregiono kiu situas en la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de centra Meksiko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La centra-meksika kserofitaro kovras areon de 59 400 da kvadrataj kilometroj en la suda parto de Meksika Altebenaĵo. Tiu ĉi estas limigita oriente de Orienta Patrinmontaro, sude de Neĝmontaro, kaj okcidente de Okcidenta Patrinmontaro. La centra-meksika kserofitaro kovras multon de la altebenaĵo, etendiĝante ekde Valo de Meksiko sudoriente al rivero Bolanjoso nordokcidente.

La centra-meksika kserofitaro oriente kaj nordoriente limtuŝas la orient-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn, sudoriente la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn kaj nordokcidente la okcident-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn. Izolita enklavo de la centra-meksika kserofitaro okupas Tolukan Valon. La pli altaj montaroj de la altebenaĵo enhavas ĉielinsulojn de pinaroj-kverkaroj, izoligitaj per kserofitaro je pli malaltaj altitudoj.

Sudokcidente, la centra-meksika kserofitaro estas limigata de subtropikaj sekaj arbaroj : la baĥiaj sekaj arbaroj en la akvokolekta areo de Lermao, kaj la sinoloaj sekaj arbaroj en la pli malaltaj altitudoj de Santiago-Baseno. Nordokcidente, la centra-meksika kserofitaro transiras al la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro, kiu kovras la mezan parton de Meksika Altebenaĵo.

La orienta parto de la centra-meksika kserofitaro estas drenata per rivero Panuko (Pánuco) kaj ĝiaj alfluantoj, la centra parto per Lermao kaj ĝiaj alfluantoj, kaj la orienta parto per la nordaj alfuantoj de Santiago, inkluzive de Verda Rivero kaj Bolanjoso.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Valo de Meksiko en la 19-a jarcento.

La superregantaj specioj estas Yucca filifera, Yucca carnerosana, Yucca decipiens kaj Larrea tridentata. Aliaj troveblaj plantoj estas Vachellia farnesiana, Bouteloua gracilis, Echinocactus horizonthalonius, Echinocereus conglomeratus, Jatropha dioica, Mimosa zygophylla, Opuntia engelmannii, Prosopis juliflora kaj Tridens pilosus.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La vertebrula faŭno konsistas el 248 da specioj kiuj estas endemiaj en Mezameriko, sed 20 el ili estas krize endanĝerigataj.

La ekoregiono ampleksas mamulajn populaciojn inkluzive de tiuj de Orthogeomys spp., la kojoto (Canis latrans), la Sosura soriko (Sorex saussurei) kaj la tre minacata meksika cinomuso (Cynomys mexicanus).

Rilate al la avifaŭno, tiu arida regiono de Meksiko estas eksteme riĉa kaj ĝi gastigas inter alie : la grandan vojkurulon (Geococcyx californianus), la skvamokoturnon (Callipepla squamata), Strix occidentalis, la reĝan aglon (Aquila chrysaetos canadensis), la grandan kornostrigon (Bubo virginianus), la migran falkon (Falco peregrinus), la jamajkan buteon (Buteo jamaicensis) kaj Spizella wortheni (emberizedoj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Estas bona sistemo de protektejoj. Almenaŭ kvar areojn estas protektataj kaj plia kvar estas proponitaj.

En la subŝtato Sanktluis-Potosio, la ple granda minaco por la plantoj el la arida medio estas la konversio en agrikulturajn terenojn por brutaro, kapra kaj ŝafa paŝtado. Fajroj uzataj por senarbarigo grave difektas la naturan vegetaĵaron aŭ neniigas ĝin. La kakto Ariocarpus kotschoubeyanus estas endanĝerigata en Sanktluispotosio kaŭze de terenokonversio en maizajn plantejojn.

Alia minaco estas la neleĝa nacia kaj internacia komerco de dezerto-plantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto Meksiko, Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto Usono
PA1310 Sonora-Dezerto Meksiko, Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]