Alegan-altaĵaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegan-altaĵaj arbaroj
ekoregiono
Slajd-Monto kaj ĉirkaŭantaj pintoj en Katskil-Montaro
Slajd-Monto kaj ĉirkaŭantaj pintoj en Katskil-Montaro
Slajd-Monto kaj ĉirkaŭantaj pintoj en Katskil-Montaro
arbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Alegan-altaĵaj arbaroj (Tero)
Alegan-altaĵaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

La alegan-altaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Kanado kaj Usono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Platte Clove en Katskil-Montaro.

La ekoregiono konsistas el kvar apartaj blokoj de miksa arbaro ĉirkaŭitaj de malsupraj kuŝantaj areoj de foliarbaro jene : la Norda Alegana Altebenaĵo en Nov-Jorkio kaj Pensilvanio inkluzive de la areoj de Katskil-Montaro, Pokonoj, Fingraj Lagoj kaj Franca Rivero (French Creek); areoj de norda kaj centraj Apalaĉaj Montoj; okcidenta Alegana Altebenaĵo en okcidenta Pensilvanio kaj Ohio; kaj la altebenaĵo ĉirkaŭ Eria Lago kaj Ontaria Lago.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono havas humidan kontinentan klimaton kun varmaj ĝis varmegaj someroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de tiu arbaro estis senarbarigita en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. Kvankam ĉiuj individuaj arbospecioj daŭre restas, iliaj kvantoj kaj distribuado estas radikale diferencaj de la origina situacio de la arbaro. La Fingraj Lagoj-areo havas precipe riĉan miksaĵon de duonarbaro, dum la pinaroj en Pokonoj estas unika biotopo [1].

La altaĵaj foliarbaroj inkludas ruĝan aceron (Acer rubrum), grandfolian fagon (Fagus grandifolia), malfruan prunuson (Prunus serotina), kaj nigran betulon (Betula lenta) [2].

Aleganaj foliarbaroj konsistas el malfrua prunuso, blanka frakseno (Fraxinus americana), kaj tulipa liriodendro (Liriodendron tulipifera).

Miksaj kverkaj arbaroj de ruĝa kverko (Quercus rubra), blanka kverko (Quercus alba), orienta nigra kverko (Quercus velutina), kaj skarlata kverko (Quercus coccinea) kreskas laŭlonge de riveroj kaj sur krutaj, pli sekaj deklivoj.

Nordaj foliarbaroj inkludas sukeraceron (Acer saccharum) kaj grandfolian fagon. Krome komunaj estas alegana betulo (Betula aleghaniensis), orienta cugo (Tsuga canadensis), ruĝa acero, malfrua prunuso, kaj vejmuta pino (Pinus strobus) [3]. Orienta cugo emas sekvi riverojn, dum vejmuta pino preferas pli sekajn krestopintojn. Amerika frakseno, amerika ulmo (Ulmus americana), amerika tilio (Tilia americana), kaj virginiana ostrio (Ostrya virginiana) povas okazi loke [3]. Borealaj arbaroj troviĝas ĉe altaj altitudoj, precipe sur la pintoj de Katskil-Montaro. Tiuj arbaroj inkludas balzaman abion (Abies balsamea), paperobetulon (Betula papyrifera), amerikan sorbuson (Sorbus americana), kaj pensilvanian prunuson (Prunus pensylvanica). Sovaĝa viburno (Viburnus cassinoides) kaj montilekso (Ilex mucronata) estas arbedoj kiuj vegetas en alt-altitudaj marĉoj, torfejoj, kaj krestopintoj [3].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Estas en la ekoregiono 198 birdospecioj [4] kaj 58 mamulaj specioj [4]. La faŭno de la arbaro inkludas rufan linkon, amerikan nigran urson, kojoton, kaj flugsciuron. Birdoj inkludas Strix varia.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Same kiel arbarekspluatado kaj senarbarigo por kamparo, alia faktoro kiu influas la reduktiĝo de la arbaro estas paŝtado, precipe de cervoj, dum antaŭurba kaj turisma disvolviĝo speciale en Katskil-Montaro kaj en Fingraj Lagoj tie kondukas al multe da habitatodetruo.

Naturprotektejoj inkludas Aleganan Nacian Arbaron, Nacian Arbaron Sproul, Nacian Ŝtatan Arbarparkon Cook, Sovaĝejo Hammersley kaj Arbaro kaj Sovaĝejo Woodbourne en Pensilvanio, kaj Aleganan Nacian Arbaron, Katskil-Parkon, Marĉon Bergen-Byron kaj la lagobordojn de Hemlock kaj Canadice en Nov-Jorkio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj  Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj  Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj  Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj  Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj  Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj  Kanado,  Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo  Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj  Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]