Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj
ekoregiono
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj (Tero)
Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  British Columbia Mainland Coastal Forests [+]
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la pacifika marbordo de Nordameriko. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono. Kune kun kelkaj aliaj ekoregionoj, la brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj konstituas la pacifikajn moderajn pluvarbarojn, tutmondaj 200-regionon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Monda Natur-Fonduso difinas la ekoregionon kiel la kontinentan marbordon de Brita Kolumbio 150 km landinternen ĝis la kresto de Marbordaj Montaroj, etendiĝante laŭlonge de la okcidenta fronto de norda Kaskada Montaro en nordokcidenta Vaŝingtonio. Specifaj areoj inkluzivas Pacifikajn kaj Kitimatajn Montarojn el la Marbordaj Montaroj, Nas-Montaro kaj la baseno de Nas-Rivero. Disigita parto de la ekoregiono okupas la orientan deklivon de Olimpa Montaro sur la vaŝingtonia Olimpa Duoninsulo. La pejzaĝo estas miksaĵo de marbordaj malaltaĵoj kun multaj krutaj valoj, golfetoj kaj fjordoj. La klimato estas pli seka sur la landinternaj montaroj ol ĵus apud la marbordo kaj la averaĝa jara temperaturo en la valoj sumiĝas je 6,5 .

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Estas tri diferencaj tipoj de vegetaĵaro je tiu marbordo : arbaro de la marborda ebenaĵo, superregata de okcidenta cugo ( Tsuga heterophylla ), giganta tujo ( Thuja plicata ) kaj gracia abio ( Abies amabilis ); montarbaro de montara cugo ( Tsuga mertensiana ), gracia abio kaj nootkat-kamecipariso ( Chamaecyparis nootkatensis ); kaj alt-montara tundro kun kareksaj ( Carex ) herbejoj kaj likeno-kovritaj rokoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Provincia Parko Garibaldi

La ekoregiono gastigas 221 birdospeciojn kaj 78 mamulspeciojn [1].

Mamuloj en la areo inkluzivas kermodan urson, maloftan blankan subspecion de amerika nigra urso ( Ursus americanus ) trovita en Princin-Reĝin-Insulo kaj aliloke, grizan urson ( Ursus arctos ), nigravostan cervon ( Odocoileus hemionus ), alkon ( Alces alces ), arbaran boacon ( Rangifer tarandus caribou ), grizan lupon ( Canis lupus ), vulpon ( Vulpes vulpes ), oreamnon ( Oreamnos americanus ), vizonon ( Mustela vision ), amerikan marteson ( Martes americana ), kanadan lutron ( Lontra canadensis ), kanadan kastoron ( Castor canadensis ) kaj neĝoŝuan leporon ( Lepus americanus ). Birdoj inkluzivas okcidentan strigon ( Strix occidentalis ), bluan dendragapon ( Dendragapus obscurus ) kaj multajn akvobirdojn.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Skvamiŝ-Rivero.

La ekoregiono estas bone konservita kaj proksimume 40% de la origina arbaro estas sendifektaj. Plimulte da perturbo okazis en la valoj antaŭ ol sur la montaraj pintoj kaj arbarekspluatado estas daŭrigita. Areoj de sendifektaj biotopoj troveblas en Skagit-Valo je la limo inter Brita Kolumbio kaj Vaŝingtonio kaj en jenaj parkoj en Brita Kolumbio : Protektejo Kitlope, Provinca Parko Garibaldi, Protektejo Hakaj-Luxvbalis, Fjordlanda Distra Areo, Provinca Parko Gitnadojks-Rivero, Provinca Parko Oraj Oreloj, Griz-ursa Protektejo Khutzejmatin, Provinca Parko Pajnkon-Burke, Protektejo Homatko-Rivero kaj Tatlajoko, kaj Provinca Parko Svan-Lago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-01-30. angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto  Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj  Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro  Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj  Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj  Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno  Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj  Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro  Kanado,  Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj  Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto  Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada  Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj  Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]