Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj
ekoregiono
Tongass national forest juneau img 7501.jpg

Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La nord-pacifikaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la pacifika marbordo de Nordameriko. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono. Kune kun iom da ekoregionoj, la nord-pacifikaj marbordaj arbaroj konstituas la "pacifikajn moderajn pluvarbarojn", tutmondaj 200-regionon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas mallarĝan zonon de Alasko, inter Pacifika Oceano kaj la plej nordaj Pacifik-Marbordaj Montaroj, kovrante areon de 60 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante ekde Aleksandro-Insularo en sudorienta Alasko laŭlonge de Alaska Golfo ĝis okcidenta Kenaj-Duoninsulo kaj orienta Insulo Kodiak. La ekoregiono pacifik-marbord-montaraj glaĉeroj kaj tundro troviĝas landinterne, je pli altaj altitudoj en Marborda Montaroj. La ekoregiono ricevas multe da precipitaĵo, kiu konsiderinde varias laŭ elmetaĵo kaj altitudo. Ĝi ampleksas kvaronon de la postrestantaj moderaj pluvarbaroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tongasa Nacia Arbaro.

Koniferoj estas la karakterizaj arboj, kaj la superregantaj specioj estas la Sitka-piceo (Picea sitchensis), la okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), kaj la montara cugo (Tsuga mertensiana), kune kun la tordopino (Pinus contorta), la giganta tujo (Thuja plicata), kaj la nootka-kalitropso (Callitropsis nootkatensis). Ejoj kun malbona drenado kaj laŭlonge de riveroj hejmigas foliarbojn, inkluzive de la alno (Alnus spp.), la okcidenta balzampoplo (Populus trichocarpa), kaj la blanka betulo (Betula papyrifera).

Multe de la ekoregiono troviĝas en Tongasa Nacia Arbaro, Ĉugaĉa Nacia Arbaro, kaj Glaĉer-Golfeta Nacia Parko.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas 151 da birdospecioj kaj 45 da mamulspecioj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto Flago-de-Kanado.svg Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro Flago-de-Usono.svg Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno Flago-de-Kanado.svg Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj Flago-de-Usono.svg Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj Flago-de-Kanado.svg Kanado, Flago-de-Usono.svg Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto Flago-de-Kanado.svg Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada Flago-de-Usono.svg Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj Flago-de-Usono.svg Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]