Nord-kordileraj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-kordileraj arbaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoKanado
Provincoj kaj teritoriojBrita Kolumbio, Nordokcidentaj Teritorioj, Jukonio
Koordinatoj60° 0′ 0″ N, 125° 0′ 0″ U (mapo)60-125Koordinatoj: 60° 0′ 0″ N, 125° 0′ 0″ U (mapo)

Areo262 884 km² (26 288 400 ha)

Biomoj de regionotajgo

Birdospecioj165
Mamulspecioj55

Nord-kordileraj arbaroj (Brita Kolumbio)
Nord-kordileraj arbaroj (Brita Kolumbio)
DEC
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado
Vikimedia Komunejo:  Northern Cordillera forests [+]
vdr
Situo de la ekoregiono.

La nord-kordileraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tajgoj aŭ borealaj arbaroj de okcidenta Kanado. Tiuj arbaroj okupas la plej nordan parton de Kordilero. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-unuo "tajgoj de Lago Muskva-Slave".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arbaroj apud Munĉo-Lago, Brita Kolumbio.

La nord-kordileraj arbaroj etendiĝas en la nordo de Brita Kolumbio, la sudoriento de Jukonio kaj la ekstrema sudokcidento de la Nordokcidentaj Teritorioj.

La averaĝa jartemperaturo sumiĝas je -2 °C. La averaĝa somertemperaturo estas 10 °C dum la averaĝa vintrotemperaturo varias inter -13 °C kaj -18,5 °C. La jarprecipitaĵoj varias inter 350 mm kaj 600 mm, sed ili laŭaltitude povas atingi 1000 mm.

La nord-kordileraj arbaroj reprezentas plurajn fiziografiajn elementojn, nome la nordo de Rokmontaro, la baseno de Liard-Rivero kaj de Kasiar-Montaro. La ĉiamfrosta grundo kelkfoje ĉeestas sur la norda deklivaro de la montaro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Krom la rokaj malfermejoj, la altamontaraj zonoj ĝenerale estas dominataj de kriplaj komunumoj de erikacoj, de salikoj kaj de betuloj same kiel de poacoj kaj de likenoj.

La sub-altamontaraj arbaroj konsistas el rokmontara abio, Picea mariana, Picea glauca kaj arbedoj kun, okaze, Picea engelmannii. Je la pli malaltaj altitudoj, la arbaroj, pli maturaj kaj pli densaj, konsistas el Picea mariana kaj Picea glauca, Pinus contorta, Betula papyrifera kaj la ŝajntremola poplo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras tiun ekoregionon sendifektan je 85 %.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Nearktisaj tajgoj
NA0601 Alaskaj montaraj tajgoj  Usono
NA0607 Jukona malaltaĵa tajgo de landinterna Alasko  Usono
NA0613 Nord-kordileraj arbaroj  Kanado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]