Valo de Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de la Valo de Meksiko de la 19a jarcento.
La lagaro de la Valo de Meksiko je la epoko de la hispana konkero ĉirkaŭ 1519.

La Valo de Meksiko estas altebenaĵo en centra Meksikio sufiĉe samarea kun la nuna Meksikurbo kaj la orienta duono de la subŝtato de Meksiko. Ĉirkaŭata de montaroj kaj vulkanoj, la Valo de Meksiko estis centro de kelkaj antaŭkolumbaj civilizoj, ekzemple Teotiŭakano, la Toltekoj kaj la Aztekoj. La antikva azteca termino Anaŭako (interakva tero) kaj la frazo Baseno de Meksiko estas ambaŭ uzataj ankoraŭ por aludi al la Valo de Meksiko.

La lago Tekskoko (hispane Texcoco) estis parto el sistemo de lagoj, nun malaperantaj. Ĝi situas sudokcidente de la valo de Meksiko, en la centro de la Nov-vulkana Akso kiu trairas la nacian teritorion ekde la Pacifika marbordo. La okazintaĵoj kondukis al la sekiĝo de granda parto de la akvaj masoj kiuj formis parton de la sistemo ekiĝis en la antaŭkolumba epoko. Tiam, la indiĝenoj konstruis artefaritajn insulojn en la neprofundaĵoj de la lago, kun la celo gajni teron por la kultivado, aŭ en la kazo de Tenoĉtitlano, por konstrui loĝlokojn. En la 17-a jarcento, kiam la hispanoj subigis la teritoriojn kiujn ili baptis kiel Nova Hispanio, la ĉefurbo de la vicreĝlando estis la objekto de nekalkuleblaj inundoj. Tio motivigis la kreadon de dreniloj, daŭrigitaj de la sinsekvaj registaroj de la sendependa Meksiko, kiuj okazigis la preskaŭ tutan malaperon de la kvin lagoj kiuj konsistigas la sistemon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]