Kanada gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanada gruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruoj Grus
Specio: G. canadensis
Grus canadensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kanada gruo (Grus canadensis) estas la precipa gruo-specio en Nordameriko, (la alia, Amerika gruo Grus americana, estas minacata specio, apenaŭ savita de sciencistaj klopodoj).

Disvastiĝo kaj medioj[redakti | redakti fonton]

Kun 600 mil individuoj tiu nearktisa specio estas la nun plej multenombra specio de gruo monde. Ili vivas en marĉoj kaj junkejoj en orienta Siberio, Alasko kaj orienta Kanado kiuj migras en orienta Usono, nome proksime 80% de la tuta loĝantaro -450.000 birdoj- pasas migre en la Platte River Valley (Valo de rivero Platte) en subŝtato Nebrasko. Krome estas loĝantaro nemigranta en subŝtato Florido kaj ĉirkaŭaĵoj -Meksika golfo-.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ruĝkrona kapo de kanada gruo

Plenkreskuloj estas grizaj kaj havas ruĝan kronon, tio estas senpluma tre videbla kapo ekde la beko ĝis la nuko, kio diferencigas ilin disde aliaj gruoj, ĉar kaj la Amerika gruo kaj la Griza gruo havas pli malgrandan ruĝan parton; krome tiu ĉi gruo ne havas griznigrajn kapajn partojn kiel la aliaj menciitaj specioj. La beko estas longa kaj la kruroj longaj kaj malhelaj. Ambaŭ seksoj estas similaspektaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kanadaj gruoj nestas surtere proksime de akvejo; la ino demetas du ovojn sur herbamaso. Gepatroj pariĝas porvive, kaj kune kovas kaj prizorgas la idojn. Ili ekbredas je sia 2-a ĝis 7-a jaro kaj vivas ĝis aĝo de 25 jaroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj: semoj, beroj, planktoj, insektoj, etaj ronĝuloj,ktp. Vintre ili manĝas grupe en terkulturejoj.

La voĉo estas laŭta trumpetado kun gorĝa trilado.

Dumfluge ili estas diferenceblaj disde ardeoj pro rektaj kolo kaj kruroj kaj la konstanta trumpetado.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas ses subspecioj agnoskataj:

  • Eta Kanada gruo (G. c. canadensis)
  • Granda Kanada gruo (G. c. tabida)
  • Kanada gruo (G. c. rowani)
  • Florida Kanada gruo (G. c. pratensis)
  • Misisipia Kanada gruo (G. c. pulla)
  • Kuba Kanada gruo (G. c. nesiotes)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]