Frejzero
Aspekto
| Frejzero | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 2 657 km |
| Fluo | |
| Enfluejo | en la Georgia Markolo |
| Geografio | |
| Landoj | Kanado |
| Regionoj | Brita Kolumbio |

La Frejzero ( angle : Fraser; prononco : ˈfreɪzər ), estas la plej longa rivero ene de Brita Kolumbio, Kanado. Ĝi fontas ĉe Frejzer-Montpasejo apud Robson-Monto en Roka Montaro, longas 1 375 km, kaj enfluas Georgian Markolon apud la urbo de Vankuvero. Ĝi estas la deka plej longa rivero en Kanado [1] . La volumeno ĉe ĝia riverbuŝo sumiĝas je 112 km³ kaj tie ĉi enfluas 3 550 m³ po sekundo. Jare la rivero ŝutas 20 milionojn da tunoj de sedimentoj en la oceanon [2]. La rivero estis nomita laŭ la esploristo Simon Fraser, kiu gvidis ekspedicion laŭ komisio de la Nord-Okcidenta Kompanio ekde la ejo de nuntempa Prince George ĝis la elfluejo de la rivero.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo kaj fotoj Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine angle



