Riverbuŝo
Aspekto

Riverbuŝo, alivorte (rivera) enfluejo[1], estas loko, kie rivero finiĝas, enfluante en alian, pli grandan aŭ pli gravan, akvejon (ekz. maron). Ĝi estas la plej ofta formo de riverfino.
Kutimaj formoj de riverbuŝo estas:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Loknomoj
[redakti | redakti fonton]
Ĉar riverfinoj ofte estas trafike gravaj lokoj, ili influis la toponimion de apuda lokoj. Kelkaj urboj aŭ regionoj ĉe riverfinoj derivis sian nomon de sia situo. Ekzemploj estas:
- Bouches-du-Rhône (france: buŝoj de Rodano) situas ĉirkaŭ la delto de Rodano.
- Confluencia (hispane: kunflu(ej)o), departemento en Argentino, situas ĉe la kunfluejo de riveroj Limay kaj Neuquén, formantaj riveron Negro.
- Koblenz (de la latina confluentes = la kunfluantoj) situas ĉe la enfluejo de Mozelo en Rejnon.
- Ústí nad Labem (ĉeĥe: riverbuŝo ĉe Elbo) situas ĉe la enfluejo de Bílina en Elbon