Bouches-du-Rhône
Aspekto

| Bouches-du-Rhône | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
| Numero | 13 |
| Prefektejo | Marsejlo |
| Subprefektejoj | Aix-en-Provence Arles Istres |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 2 087 658 (2023) |
| Areo | 5 087 km² |
| Loĝdenso | 410 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 4 |
| Kantonoj | 29 |
| Komunumaroj | 4 |
| Komunumoj | 119 |
Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 087 km2 kaj havis 1 993 177 loĝantojn en 2013[1]. La ĉefurbo estas Marsejlo.
Bouches-du-Rhône havas limojn kun la departementoj Gard, Vaucluse kaj Var. La departemento enhavas 119 komunumojn.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
- arondismento Aix-en-Provence/Ais de Provença (aŭ esperante Aikso Provenca)
- arondismento Arles/Arle
- arondismento Istres/Istre
- arondismento Marsejlo (Marseille/Marselha)
Historio
[redakti | redakti fonton]La departemento estis kreita dum la franca revolucio, la 4-an de marto 1790. La departemento perdis parton de sia teritorio kiam oni kreis la departementon de Vaucluse.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Bouches-du-Rhône (13) (france). Alirita 26-an de aprilo 2014 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prefektejo de Bouches-du-Rhône
- Departementa konsilio de Bouches-du-Rhône Arkivigite je 2010-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||

