Arondismento Marsejlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Marseille
france: Arrondissement de Marseille

okcitane: Arrondiment de Marselha

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
Ĉefurbo Marseille
Areo 672 km² (67 200 ha)
Loĝantaro 1 090 221 (2021)
Denseco 1 622 loĝ./km²
INSEE-kodo 133
Komunumoj 21

La arondismento Marseille aŭ plene esperante arondismento Marsejlo (france arrondissement de Marseille, okcitane Arrondiment de Marselha) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) en la administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, mallongigo: regiono PACA, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Marseille, okcitane Marselha (aŭ esperante Marsejlo). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 1 090 221 personoj sur areo de 672 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 622 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 16 kantonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]