Haute-Loire
Haute-Loire | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Numero | 43 |
Prefektejo | Le Puy-en-Velay |
Subprefektejoj | Brioude Yssingeaux |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Pierre Marcon |
Prefekto | Éric Maire |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 226 203 (2013) |
Loĝdenso | 45,4 loĝ./km2 |
Areo | 4 977 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 21 |
Komunumoj | 258 |
Haute Loire [ot lŭar] (esperante tio signifas "supra Lŭaro"), estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, situanta meze de Francio. Ĝi ampleksas 4 977 km2 kaj havas 226 203 enloĝantojn. La ĉefurbo de tiu departemento estas la malgranda urbo Le Puy-en-Velay. La departemento tute enhavas 258 komunumojn.
La departemento situanta sur la altaj ebenaĵoj de la Centra Montaro (france : Massif Central) estas plejparte rurala, kaj maldense loĝata. La plej alta punkto de la Haute-Loire estas la monto Mézenc, 1753 metrojn alta.
Agrikulturo okupas grandan parton de la ekonomia vivo, precipe bredado. Sed tiu sektoro perdas rapide sian signifon, kaj la arbaroj kiuj kovras la teritorion plivastiĝas, anstataŭigante la kampojn.
Industrio ne rolas gravan rolon, kaj estas ĉefe reprezentata de malgrandaj fabrikoj (fabrikado de mebloj, nutraĵoj, teksaĵoj).
Kiel en multaj aliaj ruralaj regionoj de Francio, turismo disvolviĝas, inter alie "verda turismo" : naturaj parkoj, montaro, lagoj (inter alie la lago Bouchet), sportaktivecoj, skiado. la departemento ankaŭ havas kelkajn belajn ekzemplojn de sia riĉa historio : monaĥejoj, kasteloj, mezepokaj vilaĝetoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.haute-loire.pref.gouv.fr
- http://www.cg43.fr
- http://www.zoom43.fr
- http://www.bestofhauteloire.com