Akvitanio
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nova Akvitanio. |
Akvitanio | |
---|---|
![]() Detaloj |
![]() Detaloj |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Franca nomo | Aquitaine |
Prefektejo | Bordeaux |
Departementoj | Dordogne (24) Gironde (33) Landes (40) Lot-et-Garonne (47) Pyrénées-Atlantiques (64) |
Departementaj prefektejoj |
Périgueux Bordeaux Mont-de-Marsan Agen Pau |
Arondismentoj | 18 |
Kantonoj | 235 |
Komunumoj | 2 296 |
Prezidanto | Alain Rousset |
Prefekto | Michel Delpuech |
Geografio | |
Areo | 41 283,9 km2 |
Loĝantaro | |
Loĝantaro | 3 254 234 (2011) |
Loĝdenso | 78,8 loĝ./km2 |
Regionaj lingvoj | Okcitana (gaskona) Eŭska Santonĝa |
Situo | |
![]() | |
Akvitanio (france: Aquitaine [akitɛn], okcitane : Aquitània) de la antikva epoko estis regiono de Gaŭlio[1] kaj poste de la Franka Imperio. Ĝis teritoria reformo de la francaj regionoj en 2014 ĝi estis unu el la 22 regionoj de Francio. Akvitanio situas en sudokcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Ĝia areo estas 41 283,9 km2 kaj ĝi havis 3 254 234 loĝantojn en 2011[2].
Dum la Romia Imperio, ĝi estis la provinco Aquitania. Ĝi estis ankaŭ nomita Guyenne aŭ Gujeno, kiu estas la fonto de la Gvajanoj: Franca Gujano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.
La regiono konsistas el kvin departementoj:, Pyrénées-Atlantiques, Dordogne, Gironde, Lot-et-Garonne kaj Landes. Ĝia ĉefurbo estas Bordozo (Bordeaux). Aliaj gravaj urboj estas Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Périgueux, kaj Lourdes. La ISO-kodo de la regiono estas FR-B. Grava geografia elemento estas la Golfo de Arcachon okcidente kaj la elfluejo de la riverego Garono nordokcidente ĉe Bordozo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Julio Cezaro en sia libro De Bello Gallico (Pri la gaŭlia milito) donas priskribon de Gaŭlio kaj komencas la libron per la priskribo de la loĝantaro:
„ Gallia est omnis divisa in partes tres, quarum unam incolunt Belgae, aliam Aquitani, tertiam qui ipsorum lingua Celtae, nostra Galli appellantur. ” — De Bello Gallico, Ĉapitro 1.1 Tio signifas esperantlingve:
„ Gaŭlio estas entute dividita en tri partoj, de kiuj en unu loĝas belgoj, en alia akvitanoj, kaj en tria [tiuj], kiuj sialingve nomiĝas “keltoj” kaj en la nia “gaŭloj”. ” - ↑ INSEE. Chiffres clés : Région d’Aquitaine (72) (france). Alirita 27-an de oktobro 2014.